Svahiloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svahiloj (svahile Waswahili) estas etna grupo kaj kulturo situanta sur orienta marbordo de Afriko, ĉefe en la marbordaj regionoj kaj insuloj de Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. Laŭ JoshuaProject, la nombro da svahiloj estas 1 328 000.[1] La nombro da homoj, kiuj parolas la svahilan lingvon, tamen estas ĉirkaŭ 90 milionoj.
Vidu ankaŭ: Svahila lingvo
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La religio de ĉi tiu etno estas islamo kaj la plej multe parolataj lingvoj estas, krom la samnoma lingvo, la portugala, la angla kaj la franca. Etnoj rilatigitaj estas la Kikujoj, Makondoj kaj Ŝirazoj.[2]