Vikingoj
antikva Nordia popolo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio (nuntempaj Danio, Norvegio kaj Svedio).[2][3][4][5] La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiuj transmare militiris. Poste la vorto rilatiĝis al kvazaŭ ĉiu skandinavo, kiu vivis dum la vikinga erao.
La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniis, atakis kaj komercis en multaj regionoj de Eŭropo – ofte laŭ mar- kaj riverbordoj kaj insuloj.[6][7][8] Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko, Nord-Afriko kaj Okcidenta Azio.
Ili nomis sin norðmaðr (plurale: norðmenn), tio estas nordulo, alivorte homo el la nordo (vidu normanoj). La vortoj varjagoj aŭ varengoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estis uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto vikingo tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara. Normandoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga erao.
Komence de la mezepoko vikingoj estis konsiderataj firabistoj pro la perforto de siaj atakoj, sed ili estis ankaŭ grandaj maristoj, negocistoj kaj militistoj, kiuj atingis kaj konkeris la Feroojn, Islandon, parton de Nord-Ameriko (Vinlandon), partojn de Gronlando kaj eĉ partojn de Okcidenta Azio. Ili fondis novajn ŝtatojn en Normandio, Sicilio kaj Rusio.[9]. La vikinga erao finiĝis, kiam Skandinavio establiĝis centralizitan monarkion kaj konvertiĝis al kristanismo.
Spertaj maristoj kaj navigistoj per siaj karakteraj longaj ŝipoj (foje nomitaj "drakkar"), Vikingoj establis nordiajn setlejojn kaj ŝtatetojn en la Brita Insularo, Ferooj, Islando, Gronlando, Normandio, kaj la marbordo de la Balta maro, same kiel laŭlonge de la komercvovjoj laŭ la riveroj Dnipro kaj Volgo tra teritorioj de nuntempaj Rusio, Belorusio,[10] kaj Ukrainio,[11] kie ili estis konataj ankaŭ kiel Varengoj. La Normandoj, Nord-Gaeloj, Rus'-popolo, Feroanoj kaj Islandanoj estas popoloj kiuj aperis el tiuj Nordianaj kolonioj. Je unu punkto, grupo de Rus-Vikingoj alvenis tion suden ke, estinte korpogardistoj por la Bizanca imperiestro, ili poste atakis la ĉefurbon de la Bizanca Imperio nome Konstantinopolo.[12] Vikingoj veturis ankaŭ al Irano[13] kaj al Arabio.[14] Ili estis la unuaj eŭropanoj kiuj atingis Nordamerikon, kaj por mallonge setliĝis en Novtero (Vinlando). Etendiĝante nordian kulturon eksterlanden, ili samtempe alportis hejmen sklavojn, konkubinojn kaj fremdajn kulturajn influojn al Skandinavio, influante la genetikon[15] kaj historian disvolvigon de ambaŭ. Dum la Vikinga Erao, la Nordiaj hejmlandoj estis laŭgrade plifirmigitaj el pli malgrandaj regnoj al tri pli grandaj regnoj: nome Danio, Norvegio kaj Svedio.
La Vikingoj parolis en Malnovnordlanda lingvo kaj faris skribaĵojn en runoj. Dum plej parto de la periodo ili sekvis la malnovnordian religion, sed poste kristaniĝis. La Vikingoj havis siajn proprajn leĝojn, arton kaj arkitekturon. Plimulto de Vikingoj estis ankaŭ farmistoj, fiŝkaptistoj, metiistoj kaj komercistoj. Popularaj konceptoj pri Vikingoj ofte tre malsimilas el la kompleksa, antaŭenirinta civilizacio de Normanoj kiuj montriĝas el la arkeologio kaj de historiaj fontoj. Romantismigita bildo de Vikingoj kiel noblaj sovaĝuloj ekaperis en la 18-a jarcento; tio disvolviĝis kaj amplekse disvastiĝis dum la vikinga revivado de la 19-a jarcento.[16][17] Perceptitaj komprenoj de Vikingoj kiel violentaj, pirataj barbaruloj aŭ kiel kuraĝaj aventuruloj ŝuldas multe al la konfliktaj variaĵoj de la moderna mito pri Vikingoj, kiu formiĝis komence de la 20-a jarcento. Nuntempaj popularaj reprezentaĵoj pri Vikingoj estas tipe bazitaj sur kulturaj kliŝoj kaj stereotipoj, komplikigante la modernan pritaksadon de la Vikinga heredo. Tiuj reprezentoj estas rare ĝustaj — por ekzemplo, ne estas pruvaro ke ili uzis kornohavajn kaskojn, vestelemento kiu tia aperis en la 19-a jarcento.