From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Óscar Arnulfo Romero y Galdámez (naskiĝis en Ciudad Barrios, la 15-an de aŭgusto 1917, mortis (murdita) en San-Salvadoro, la 24-an de marto 1980), konata kiel monsinjoro Romero,[2] estis katolika pastro salvadora kaj la kvara metropola ĉefepiskopo de San-Salvadoro (1977-1980), fama pro sia predikado en defendo de la homaj rajtoj kaj ĉar oni murdis lin dum li celebris la meson.
Sankta | |||||
Óscar Romero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de la katolika Eklezio | |||||
Murpentraĵo de Óscar Romero en la Fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato de Salvadoro | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Óscar Arnulfo Romero y Galdámez | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1918 en Ciudad Barrios | ||||
Morto | 24-an de marto 1980 (61-jaraĝa) en San-Salvadoro | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Salvadoro vd | ||||
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Ordinado | la 4-an de aprilo 1942 | ||||
Konsekrado | la 21-an de junio 1970, laŭ la moto "Sentire cum Ecclesia"[1] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto (1942–) vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefepiskopo de San-Salvadoro | |||||
Dum | 1977–1980 | ||||
Antaŭulo | Luis Chávez y González | ||||
Sekvanto | Arturo Rivera y Damas | ||||
Helpepiskopo de San-Salvadoro | |||||
Episkopo de Santiago de María | |||||
Sanktulo, Martiro | |||||
Honorata en | Salvadoro, Latina Ameriko, Katolika Eklezio | ||||
Beatigo | la 23-an de majo 2015, San-Salvadoro, Salvadoro de Angelo Cardenal Amato | ||||
Kanonizo | 14-a de oktobro 2018, Romo de Francisko | ||||
Ĉefsanktejo | Metropola Katedralo de San-Salvadoro | ||||
Festotago | 24-a de marto | ||||
Atributoj | la voĉo de la senvoĉuloj | ||||
Patroneco | Caritas Internationalis | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel ĉefepiskopo, li denuncis en siaj dimanĉaj predikoj la multnombrajn violadojn de homaj rajtoj kaj manifestis publike sian solidarecon al la viktimoj de la politika perfortado de sia lando.[3] Lia murdo provokis la internacian protestadon por la respekto al homaj rajtoj en Salvadoro. En la Katolika Eklezio oni konsideris lin kiel episkopon, kiu defendis la «preferan opcion al malriĉuloj». En unu de siaj predikoj, monsinjoro Romero asertis: «La misio de la Eklezio estas identigi sin al malriĉuloj, tiumaniere la Eklezio trovas sian saviĝon» (la 11-an de novembro 1977).
La 24-an de marto 1990 okazis la komenco de la kaŭzo de sanktproklamo de monsinjoro Romero. En 1994 oni prezentis formale la peton por lia sanktproklamo al lia posteulo Mons-ro Arturo Rivera y Damas. Ekde tiu procezo, monsinjoro Romero ricevis la titolon de Servanto de Dio.[4] La 3-an de februaro 2015 li estis agnoskita de la Katolika Eklezio kiel martiro «pro malamo al la kredo», post la Papo Francisko aprobis la koncernan dekreton de martireco publikigita de la Kongregacio por la Kaŭzoj de Sanktuloj.[5][6] En Latina Ameriko kelkaj alnomas lin kiel sanktan Romeron de Ameriko.[7][8][9] Ekstere de la Katolika Eklezio, li estas honorita de aliaj branĉoj de la Kristanismo,[10] inkluzive de Anglikana Komunumo, kiu aldonis lin al sia listo de sanktuloj.[11][12] Li estas unu el la dek martiroj de la 20-a jarcento reprezentataj en la statuoj de la abatejo de Westminster, en Londono,[13][14] kaj estis sugestita al Paca Nobel-Premio en 1979,[15] laŭ propono de la Brita Parlamento.[16] La 23-an de majo 2015 li estis beatproklamita en la Monumento al la Dia Savanto de la Mondo (Placo Savanto de la Mondo) proksime de la 10:30h. Laŭ kalkuloj de katolikaj komunikmedioj, la kvanto de partoprenantoj en la celebrado estis ĉirkaŭ 300 mil homoj el 57 landoj,[17] dum aliaj internaciaj komunikmedioj kalkulis la ĉeeston de minimume 250 mil homoj.[18][19] Temas pri la unua salvadorano altigita al ŝtupo de sanktuleco, kaj pri la unua ĉefepiskopo-martiro de Ameriko[16]. La 14-an de oktobro 2018 li estis proklamita sanktulo de papo Francisko.
Li naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1917 en Ciudad Barrios, en la Departamento de San Miguel (Salvadoro). Li estis la dua inter 8 gefratoj, gefiloj de la paro formita de la telegrafisto kaj laboristo de poŝtejo s-ro Santos Romero kaj s-ino Guadalupe Galdámez.[2] Li estis baptita la 11-an de majo 1919, en la paroĥo de sia naskiĝurbo. Ekde la infanaĝo lia sano estis tre fragila. En la publika bazlernejo kie li studis, li elstariĝis en humanaj fakoj pli multe ol en matematiko.
De sia infanaĝo li praktikis la noktan preĝadon kaj la honoradon al la Senmakula Koro de Maria.
En 1930, 13-jaraĝa, li eniris la bazan seminarion de la salvadora urbo San Miguel, tiam regata de klaretanoj. Poste, en 1937, li eniris la Seminarion de Sankta Jozefo de la Monto de San-Salvadoro.[2] En tiu sama jaro, li vojaĝis al Romo, kie li daŭrigis sian studadon pri teologio en la Pontifika Gregoriana Universitato. Li loĝis en la lernejo Pio Latinamerika (domo kiu akceptas studentojn el Latina Ameriko), ĝis esti ordinita sacerdoto la 4-an de aprilo 1942 je la aĝo de 24 jaroj.[20] En Romo, li estis instruato de monsinjoro Giovanni Batista Montini, estonta Papo Paŭlo la 6-a.
Li revenis al Salvadoro en 1943 kaj estis nomumita paroĥestro de la urbo Anamorós en la salvadora Departamento de La Unión; li poste estis sendita al la urbo San Miguel, kie li servis kiel paroĥestro en la Katedralo de urbo San Miguel dediĉita al Nia Sinjorino de la Paco kaj kiel sekretario de la dioceza Episkopo monsinjoro Miguel Ángel Machado.
Poste oni nomumis lin sekretario de la Episkopa Konferenco de Salvadoro en 1968. La 21-a de aprilo 1970, la Papo Paŭlo la 6-a nomumis lin Helpepiskopo de San-Salvadoro, kaj li ricevis la episkopan konsekron la 21-an de junio 1970 de la manoj de la apostola nuncio Girolamo Prigrione.[20] En la 15-a de oktobro 1974, li estis nomumita episkopo de la diocezo de Santiago de María en la Departamento de Usulután. Li estis en tiu ĉi sidejo dum du jaroj.[20]
En la 3-a de februaro 1977, li estis nomumita de la Papo Paŭlo la 6-a kiel Ĉefepiskopo de San-Salvadoro, por anstataŭigi monsinjoron Luis Chávez y González.[20]
Multaj sacerdotoj kaj laikoj de la Ĉefdiocezo ne bone komprenis lian nomumon, ĉar ili preferis, ke la posteno estu donita al Mons-ro Arturo Rivera y Damas, helpepiskopo de Mons-ro Chávez.[21] Kelkaj konsideris monsinjoron Romero kiel la kandidaton de la konservemaj sektoroj[22] kiuj deziris bremsi la sektorojn de la ĉefdioceza Eklezio kiuj defendis la “preferan opcion al malriĉuloj” (konataj kiel la medeĝinista pastraro).
En la 10-a de februaro 1977, en intervjuo farita de la ĵurnalo La Prensa Gráfica, la nomumita ĉefepiskopo asertis:
La registaro ne devas konsideri la sacerdoton kiu parolas favore al la socia justeco kiel politikiston aŭ ribeligeman ulon, dum tiu sacerdoto plenumas sian mision en la politiko de komuna bono.[23]
En la 20-a de februaro, dum la ĉefdiocezo pretigis sin al la enposteniĝo de la nova ĉefepiskopo, la lando estis en tempo de balotadoj por elekti prezidenton. Post la tempo de politikaj paroladoj, en la 26-a de februaro la Centra Konsilio de Balotadoj deklaris la venkon de la generalo Carlos Humberto Romero, kandidato de la Partio de Nacia Koncilado, (reganta la landon ekde 1962). La opoziciaj fortoj denuncis balotan fraŭdon de granda skalo kaj alvokis popolan amasiĝon en la Plaza Libertad de San-Salvadoro. En la 28-a de februaro, la registaraj fortoj de sekureco dispelis perforte tiun popolan amasiĝon, kaj la rezulto estis dekoj da mortintoj kaj malaperintoj.
Dum la semajno antaŭa al la enposteniĝo de Mons-ro Romero kiel ĉefepiskopo, la registaro de prezidento Arturo Armando Molina arestis kaj forigis de la salvadora teritorio la sacerdotojn Bernard Survill (usonano) kaj Willibrord Denaux (belgo), anoj de la ĉefdioceza pastraro. Tri semajnoj antaŭe, fine de januaro, estis arestita kaj forigita de Salvadoro la kolombia sacerdoto Mario Bernal.
En la 22-a de februaro, Mons-ro Romero enposteniĝis kiel Ĉefepiskopo de San-Salvadoro en simpla ceremonio celebrita en la kapelo de la Alta Seminario de Sankta Jozefo de la Monto, en kiu partoprenis la apostola nuncio Mons-ro Emanuele Gerada kaj la aliaj episkopoj de Salvadoro. En tiu sama tago, la registaro anoncis, ke la pluraj religiuloj kiuj estis ekster la lando, inter kiuj la hispana Benigno Fernández (jezuito) kaj la nikaragva Juan Ramón Vega Mantilla, ne devos reveni.
En la 5-a de marto, dum speciala asembleo de episkopoj, oni elektis monsinjoron Romero kiel vicprezidanton de la Episkopa Konferenco de Salvadoro kaj oni pretigis komunikon por denunci la persekutadon de la Eklezio en la lando.
En la 12-a de marto 1977, la pastro Rutilio Grande, jezuito, grava amiko de Mons-ro Romero, estis murdita en la urbo Aguilares kune kun du kamparanoj. Pastro Rutilio Grande estis dum 4 jaroj la estro de la paroĥo de Aguilares, kie li promociis la kreadon de bazaj ekleziaj komunumoj kaj la organizadon de kamparanoj de tiu regiono. La prezidento de la Republiko mem informis al Mons-ro Romero pri la morto de Rutilio Grande kaj promesis esploradi la faktojn. La ĉefepiskopo reagis kontraŭ tiu murdo alvokante unikan meson por montri la unuecon de sia pastraro. Tiu ĉi meso okazis en la 20-a de marto en la placo Barrios de San-Salvadoro, malgraŭ la opozicio de apostola nuncio kaj de aliaj episkopoj.[24]
En tiuj jaroj, monsinjoro Romero ŝanĝis sian predikadon kaj komencis defendi la rajtojn de la neprotektatoj. Li denuncis en siaj homilioj la atakojn al la rajtoj de la kamparanoj, de la laboristoj, de siaj sacerdotoj kaj de ĉiuj homoj kiuj iris al li en la kunteksto de perfortado kaj milita premado tiam okazanta en la lando. En siaj homilioj post la murdo de pastro Rutilio Grande, li prenis sentime la tekstojn de la Konferenco de Medeĝino kaj petis pli grandan justecon en la socio. Dum la sekvaj tri jaroj, liaj homilioj, elsenditaj de la dioceza radio YSAX, denuncis la perfortadon fare kaj de la milita registaro kaj de la maldekstraj armitaj gerilanoj. Li speciale montris perfortaĵojn, kiel la murdojn faritaj de murdgrupoj kaj la altruditan malaperigon de homoj fare de policaj sekurecaj grupoj. En aŭgusto 1978, li publikigis paŝtistan leteron, en kiu li reasertis la rajton de la popolo al organiziĝo kaj al paca postulo pri ĝiaj rajtoj.
En oktobro 1979, monsinjoro Romero ricevis kun ia espero la promesojn de la nova administrado de la Revolucia Registara Grupo, sed post kelkaj semajnoj li denove denuncis la novajn fiagojn de subpremado faritaj de la policaj sekurecaj grupoj.[25] En la 2-a de februaro 1980, la Katolika Universitato de Lovaino koncedis al Romero la titolon de Doctor honoris causa agnoskante lian lukton favore al la homaj rajtoj. Okaze de la akcepto de tiu honora titolo, monsinjoro Romero eldiris paroladon, kiun oni konsideras kiel lian profetan testamenton:[25]
|
En la Palm-Dimanĉo de 1980, unu tago antaŭ ol sia morto, Romero faris en la katedralo energian alvokon al la salvadora armeo, en la homilio titolita La Eklezio, servo de liberiĝo persona, komunuma, transcenda,[28], kiun oni poste konis kiel Fajra Homilio:[29][30]
|
En la 24-a de marto 1980, lundo, monsinjoro Romero estis murdita dum li celebris meson en la kapelo de la hospitalo de la Dia Providenco en la kvartalo Miramonte de San-Salvadoro. Pafo subite farita de kaŝpafisto trafis lian koron, post li eldiris sian homilion, iomete antaŭ ol la Sankta Eŭkaristio. Li tiam estis 62-jaraĝa.
La mortaj restaĵoj de Beata Mons-ro Romero restas en la kripto de la Metropola Katedralo de San-Salvadoro, sub la plej granda altaro de la templo kaj en maŭzoleo, sur kiu estas lia nomo. La funebra monumento estas strukturo el bronzo, kiu reprezentas la korpon de Romero ĉirkaŭita de kvar anĝeloj, kij simbolas la kvar evangeliojn. Ĝi estis donacita de la Komunumo Sankta Egidio, kies eklezia konsilanto estas monsinjoro Vincenzo Paglia, oficiala postulanto de la beatproklama kaŭzo, kaj estis prilaborita de la itala artisto Paolo Borghi. La kripton jam vizitis gravaj homoj, inter kiuj la Papo Johano Paŭlo la 2-a, Barack Obama kaj Ban Ki-moon.[33][34]
En 1993, la Komisio de la Vero por Salvadoro, kreita de la Pacakordo de Ĉapultepeko por esplori la plej gravajn krimojn de la Intercivitana Milito de Salvadoro, konkludis, ke la murdo de monsinjoro Romero estis farita de kaŝpafisto. En 2004, tribunalo de Usono deklaris civile respondeca de la krimo la kapitanon Saravia.[35][36]
En la 6-a de novembro 2009, la salvadora registaro prezidita de Mauricio Funes decidis esplori la murdon de Romero por akcepti ordonon de la Interamerika Komisio de Homaj Rajtoj de la jaro 2000.[37]
31 jaroj post la murdo, oni konis la nomon de la murdinto de Romero: temas pri Marino Samayor Acosta, subserĝento de la 2-a sekcio de la estingita Nacia Gardistaro kaj ano de la sekureca grupo de la eksprezidento de la Republiko; Marino deklaris, ke li ricevis la murdordonon de majoro Roberto d'Aubuisson, kreinto de la murdgrupoj kaj fondinto de dekstra partio ARENA (Revolucia Nacia Alianco), kaj de kolonelo Arturo Armando Molina.[38][39] Marino Samayor Acosta estus ricevinta 114 dolarajn por realigi tiun agon.[40] Marisa d'Aubuisson, fratino de Roberto d'Aubuisson sed opozicia al lia pensmaniero, kreis post kelkaj jaroj la fondaĵon, kiu antaŭenigis la beatproklamadon de la salvadora episkopo.[41]
Okaze de la beatproklamado, la ĵurnalisto Horacio Verbitsky rivelis dokumentojn de la Kancelario kaj de la Episkopa Konferenco de sia lando, kiuj montras "supozeblan" kunlaboradon antaŭ ol la krimo.[42]. En tiuj dokumentoj, estas priskribitaj indikoj faritaj pri Romero de parto de ultrakonservema sektoro de la Argentina Episkopado kaj estas enmetita en la fokuson de la afero la Kardinalo Antonio Quarracino, kiu renkontis Mons-ron Romeron en 1979, kiam, en etoso de akuzoj kontraŭ Mons-ro Romero, la Kardinalo estis nomumita por fari "apostolan viziton" al Salvadoro kaj esplori la agadojn de la ĉefepiskopo kaj raporti siajn konkludojn al Romo. Quarracino intervjuis plurajn laboristojn de la loka Eklezio kaj reviziis la dokumentojn prezentitaj de monsinjoro Romero, en tono de respekto kaj eĉ de pardonpeto, asertante, ke lia ĉeesto okazis danke al aliaj homoj: li estis tie "ĉar oni ordonis min".[43] Laŭ la aserto de monsinjoro Jesús Delgado, unu el la plej proksimaj kunlaborantoj kaj vikario de Mons-ro Romero, Quarracino deklaris, ke li "neniam trovis episkopon tiel sanktan kiel Romeron".
Malgraŭ la rekomendo de nomumo de apostola administranto "plensideja" por kunordigi la politikajn aferojn de la ĉefdiocezo pro la internaj dividoj de la loka Eklezio, Quarracino egale rekomendis, ke Mons-ro Romero restu en la posteno de Ĉefepiskopo de San-Salvadoro kun aŭtoritato en spiritaj aferoj[43]. Aliflanke, la Kardinalo Stanislaw Dziwisz, kiu laboris kiel persona sekretario de Papo Joahno Paŭlo la 2-a, antaŭ nelonge diris, ke, post la intervjuo kun Mons-ro Romero, la Papo "estis tiel konvinkita de la argumentoj de Romero, ke li ĉiam defendis Romeron ene de la Kurio".[44]
En la 24-a de marto 1990 komenciĝis la kaŭzo de sanktproklamo de Mons-ro Romero kaj oni nomumis la pastron Rafael Urrutia kiel postulanton de la kaŭzo.[45] En la 12-a de majo 1994, dum la dioceza parto de la proceso, oni formale prezentis la peton por lia sanktproklamo al lia sekvanto, la metropola ĉefepiskopo Arturo Rivera y Damas.[45] La dioceza parto de la proceso finiĝis en la 1-a de novembro 1996, kaj en la 4-a de julio 1997 la Sankta Sidejo akceptis la kaŭzon kiel validan.[45] La kaŭzo estis movita al la Kongregacio por la Kaŭzoj de Sanktuloj, en Vatikanurbo, kiu en 2000 sendis ĝin al la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo (tiam estrata de la germana kardinalo Joseph Ratzinger, posta Papo Benedikto la 16-a) por la strikta analizado de la skribaĵoj kaj homilioj faritaj de monsinjoro Romero. Post la fino de tia analizado, en 2005 la postulanto de la kaŭzo de sanktproklamo, monsinjoro Vicenzo Paglia, informis al la komunikiloj la konkludojn de la priesplorado: «Romero ne estis revolucia episkopo, sed homo de la Eklezio, de la Evangelio kaj de la malriĉuloj».[46][47]
Kelkaj vatikanaj analizistoj indikis la ekziston de ia «bloko al la laŭzo» ekde 1997, pro ideologiaj motivoj.[40] La postulanto mem, monsinjoro Vicenzo Paglia, klarigis, ke li havis «kelkajn» miskomprenojn kun Papo Johano Paŭlo la 2-a, ĉar, laŭ lia juĝo, la informoj kiuj venis en tiu momento de Salvadoro «estis ĉiuj en unu sama direkto»: la politika dekstro, la salvadoraj ambasadoroj en la Sankta Sidejo kaj kelkaj kardinaloj akuzis, ke Romero «estis malekvilibra» kaj «estis komunisto».[48] Tamen, monsinjoro Paglia indikis, ke okazis momento, en kiu la pola Papo ŝanĝis sian sintenon: «En lia unua vojaĝo al Salvadoro li ŝanĝis la vojon kaj volis iri al la Katedralo, kaj atendis dum dek minutoj ĉar ĝi estis malfermita. Tie li etendis siajn manojn super la tombo de Romero. Krome, li diris al mi en multaj okazoj, ke Romero estas de la Eklezio».[48] Simile, Karol Wojtyla memorigis pri monsinjoro Romero en la celebrado pri novaj martiroj dum la Jubileo de la jaro 2000, intermetante lian nomon —forestinta en la teksto— en la finan oremus (ni preĝu).[48] Aliflanke, Paglia informis, ke la Papo Benedikto la 16-a estis tiu, kiu malblokis la proceson de beatproklamo en la 20-a de decembro 2012, malmultajn monatojn antaŭ li rezignis je la posteno.[48]
De la flanko de la Sankta Sidejo, oni respondis, ke la kaŭzo de beatproklamo de Óscar Arnulfo Romero neniam estis blokita.[49] Malgraŭ ĉio, Jesús Delgado, sekretario de monsinjoro Romero, agnoskis la ekziston de ekonomia, socia kaj politika opozicio al lia beatproklamo, kaj diris: «Kelkaj diras, ke (Kardinalo Alfonso) López Trujillo estis tiu, kiu prokrastis la proceson, kaj eble tio pravas, ĉar li estis la nomumito pri la aferoj de Latina Ameriko».[50] Dum la pontifikado de Papo Francisko, la kaŭzo estus ricevinta la klaran subtenon de la Papo.[40][51]
En la 3-a de februaro 2015 Papo Francisko permesis la publikigon de la dekreto de la Kongregacio por la Kaŭzoj de la Sanktuloj, kiu deklaris, ke Óscar Romero estas martiro de la Eklezio, murdita pro «malamo al la kredo».[52]
La ceremonio de beatproklamo, prezidita de kardinalo Angelo Amato okazis proksime de la Monumento al la Dia Savanto de la Mondo de la urbo San-Salvadoro en la 23-a de majo 2015.[53]
La Papo Francisko esprimis per letero sendita al la episkopo de San-Salvadoro, José Luis Escobar Alas, ke la beatproklamo de monsinjoro Romero «estas motivo de granda ĝojo al la salvadoranoj kaj al ĉiuj, kiuj ĝuas la ekzemplon de la plej bonaj gefiloj de la Eklezio»,[53] kaj aldonis:
|
Romero estis simbolo de la unuiĝo al la malriĉuloj dum la milito en Salvadoro (1980-1992). Nuntempe li estas konsiderata simbolo de la Katolika Eklezio en Salvadoro kaj de aliaj partoj de la mondo. Kelkaj sektoroj nomas lin «Sankta Romero de Ameriko»,[57][58], kromnomo elpensita de la religiulo Pedro Casaldáliga.[59]
En 1982 la kostarika dramaturgo Samuel Rovinski verkis la teatraĵon El martirio del pastor (La martirigo de la pastoro), kiu temas pri la lastaj jaroj de la vivo de Romero.[60]
En la filmo Choices of the Heart (Opcioj de la Koro) de 1983, pri la murdo de 4 nordamerikaj misiistinoj en 1980, la aktoro René Enríquez rolas kiel Romero.
La filmo Romero, farita en 1989, baziĝas sur lia biografio. John Sacret Young verkis la enhavon kaj Raúl Julia estis la ĉefaktoro de tiu filma produktado reprezentante monsinjoron Óscar Romero.
La kanzono El Padre Antonio y el Monaguillo Andrés (Pastro Antonio kaj la Sakristiano Andrés), de Rubén Blades, rakontas la historion de sacerdoto murdita dum la meso, kiel omaĝo al "bona pastro: Óscar Arnulfo Romero".
Ankaŭ multaj popolaj kantistoj dediĉis siajn muzikajn kapablojn por memori la laboron farita de Mons-ro Romero tra la jaroj de paŝtista aktivado; inter la kanzonoj, jen kelkaj: Monseñor Romero, profeta, mártir y pastor. Aliaj: Farabundo y Romero (de Luis Enrique Mejía Godoy), Hymn to Oscar Romero (de Nancy White), Gorrión de amor (de la ĉilia grupo Sol y Lluvia), SLM80 (de Super Pakito Chac) kaj Monseñor (de la hondura grupo Pez Luna).
Okaze de la 25-a Datreveno de la Martirigo, du novaj diskoj aperis: nova versio de la Misa Popular Salvadoreña (Popola Salvadora Meso) kun la partopreno de grupanoj de Exceso de Equipaje: Guillermo Cuéllar, Alberto Masferrer kaj Paulino Espinoza, la voĉoj de la ĥoro de la Teknologia Universitato kaj aliaj muzikistoj invititaj, kaj la albumo Profeta, 25 años después, surbendigita de gejunuloj de la Red de Músicos Católicos Caritas Christi de Salvadoro. Kanzonoj kiel Romero de las Américas (Christos), Bienaventurados (Mateo Guzmán), Donde está esa voz (Grupo Fiat), Resucitó (Mauro Arévalo), "Monseñor" (Roberto Damas), "La humildad de un pastor" (Juan Carlos García Melgar), "Corazón de maíz" (Preludio) kaj "Naciste al morir" (Ricardo Amaya) estas parto de tiu omaĝo.
La franca violinisto kaj komponisto de nuntempa ĵazo Jean-Luc Ponty komponis instrumentan muzikon nomita Eulogy to Oscar Romero.
Ankaŭ ekzistas fondaĵo, kiu kontribuas ne nur al elstarigado de la valoroj de la Evangelio al la plej mizeraj homoj, sed ankaŭ al disvolvigo de socia-kulturaj aktivadoj de formado kaj akompanado al aliaj popolaj organizaĵoj, kies nomo estas "Fundación Monseñor Romero" (Fondaĵo Monsinjoro Romero).[61]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.