Ĉednestrio
internacie neagnoskata sed fakte sendependa ŝtato en orienta Eŭropo, internacie rigardata kiel parto de Moldavio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉednestrio, Transdnestrio aŭ Transnistrio estas parto de teritorio de Moldavio trans la rivero Dnestro (sur la maldekstra bordo) limanta kun Ukrainio, plene regata de la laŭfakta (de facto), sed internacie neagnoskita, ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko (moldave Република Молдовеняскэ Нистрянэ, ruse Приднестровская Молдавская Республика, rumane: Republica Moldovenească Nistreană). En Ĉednestrio loĝas pli ol duonmiliono da homoj sur la teritorio de 3 5–4,3 mil km² (pritakso), etendita kiel mallarĝa terstrio laŭlonge de la rivero de nordo al sudo.
Ĉednestrio | |||
ruse Приднестровская Молдавская Республика moldave: Република Молдовеняскэ Нистрянэ ukraine: Придністровська Молдавська Республіка | |||
respubliko | |||
Situo de Ĉednestrio enkadre de Eŭropo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Ĉednestria Moldava Respubliko | |||
Deveno de nomo: de la rivero Dnestro | |||
Himno: Himno de Ĉednestrio | |||
Rivero | Dnestro | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Tiraspolo | ||
Areo | 4 163 km² (416 300 ha) | ||
Loĝantaro | 505 153 (2014) | ||
Denseco | 124,6 loĝ./km² | ||
Prezidento | Vadim Nikolajeviĉ Krasnoselskij | ||
Interreta domajno | neniu | ||
Monunuo | Ĉednestria rublo | ||
Lingvo | moldava (rumana), rusa, ukraina | ||
Vikimedia Komunejo: Transnistria | |||
Retpaĝo: president | |||
La Ĉednestria Moldava Respubliko estas membro de la Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj, unuiganta la kvar neagnoskitajn ŝtatojn de eksa Sovetunio. En 1991-1992 Moldavio per armita invado penis repreni regpovon pri la teritorio trans Dnestro. Internacia statuso de la ŝtateca unuo Ĉednestrio restas nedecidita.
La lando deklaris sendependecon de Moldavio la 2-an de septembro 1990. Kun la helpo de la 14-a rusia armeo, veninta por ĉesigi la konflikton, Transnistrio venkis super la moldova armeo en la milito de Transnistrio. Estas paco ekde 1992, sed la Konsilio de Eŭropo nomas Transnistrion regiono kun "frostigita konflikto".