Ĝenoveva de Parizo
sanktulino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Ĝenoveva (france Sainte Geneviève) (naskiĝis en Nanterre en 423, mortis en Parizo la 3-an de januaro 512[1] aŭ en 502 laŭ aliaj fontoj) estas franca sanktulino , patronino de la urbo Parizo, de la diocezo de Nanterre kaj de la nacia ĝendarmaro. La formo devenanta de la latina lingvo Genovefa estas ankaŭ uzata kaj donis la nomon Génovéfain (religiulo). Temas pri latinigo de la malnovfranka *Kenowifa aŭ *Kenuwefa, virina ĝermana nomo konsistanta el la elementoj ken- « genro, raso » (parenca al kin en la angla) kaj wif « virino » (parenca al wife anglalingve kaj Weib germanlingve).
Rapidaj faktoj Persona informo, Sanktulo ...
Sankta | ||
Ĝenoveva | ||
---|---|---|
Sanktulino | ||
Statuo de sankta Ĝenoveva de la skulptisto Pierre Hébert sur la fasado de la preĝejo Saint-Étienne-du-Mont de Parizo | ||
Persona informo | ||
Genoveva Genovefa Geneviève | ||
Naskiĝo | 423 en Nanterre | |
Morto | 3-a de januaro 512 en Parizo | |
Tombo | Saint-Étienne-du-Mont (en) vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 3-a de januaro, kaj la 26-a de novembro, dato de la « Miraklo de la arduloj » de la nacia ĝendarmaro | |
Atributoj | kandelo, lilio, tritika pano | |
Patroneco | de Parizo kaj de la diocezo de Nanterre, nacia ĝendarmaro | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi