-an-
sufikso en Esperanto, esprimanta membrecon / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vortero -an- estas sufikso en la lingvo Esperanto, kiu signas ke objekto estas “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko”[1]. La vortero, kiu staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas.
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Similaĵoj en aliaj lingvoj: -aner (germana, ekzemple Franziskus, Franziskaner - do franciskano), -an- (itale, ekzemple America, americano - do amerikano), -en (france, ekzemple Inde, indien - do hindiano/baratano)