-ism-
sufikso en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj, esprimanta iaspecan ideologion / From Wikipedia, the free encyclopedia
La esperantlingva sufikso "-ism-" al vortradiko aldonas la signifon de "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" kaj simile. Iafoje vorto kreita per la sufikso ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de la afikso tre varias, kaj tre dependas de la vortradiko, post kio ĝi staras.
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
La afikso -ism- estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.