![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e4/Itokawa_symbol_%2528fixed_width%2529.svg/langeo-640px-Itokawa_symbol_%2528fixed_width%2529.svg.png&w=640&q=50)
25143 Itokawa
asteroido / From Wikipedia, the free encyclopedia
25143 Itokawa estas tre malgranda apolona asteroido malkovrita la 26-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono) kaj nomita en memoro de Itokawa Hideo (1912–1999), kiu estis pioniro de la japana raketotekniko kaj de la japana kosmoesplora programo.
Rapidaj faktoj potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto ...
25143 Itokawa | |
asteroido | |
![]() astronomia simbolo | |
![]() Radaraj bildoj de Itokawa | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 25143 Itokawa |
Aliaj nomoj | 1998 SF36 ; |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Itokawa Hideo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 26-a de septembro 1998 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Unua surteriĝo | Hajabusa 19-an de novembro 2005 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
198,087 Gm (1,324 AU) 142,600 Gm (0,9532 AU) 253,577 Gm (1,695 AU) |
Discentreco | 0,2801 |
Meza anomaliangulo | 2,073° Epoko : 31-a de julio 2016 |
Klinangulo | 1,621° |
Periodo | 556,544 tagoj (1,524 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
69,080° |
Argum. de periapsido | 162,795° |
Terdistanco - Minimuma |
1,944 Gm (0,012995 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
0,535 × 0,294 × 0,209 km 0,33 km |
Rotacia periodo | 0,506 tago (12,132 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,36 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S(IV); Q |
Absoluta magnitudo | 19,2 |
Fermi
Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto :[1]
- La 27-an de junio 1905 ĝi pasis al 0,01155529 AU (1,729 miliono da km) de Tero.
- La 9-an de aprilo 2167 ĝi pasos al 0,025180945 AU (3,767 milionoj da km) de nia planedo.
- La 24-an de majo 1906 ĝi pasis al 0,019674404 AU (2,943 milionoj da km) de Marso
- La 22-an de marto 2167 ĝi pasos al 0,018546095 AU (2,774 milionoj da km) de Marso.