La 19-a de novembro estas la 323-a tago de la jaro (la 324-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 42 tagoj restas.
Je la 19-a de novembro okazis, interalie:
- 461: Hilario iĝis papo - memorigata en superjaroj
- 1190: Ordeno de germanaj kavaliroj fondiĝis
- 1493: Kristoforo Kolumbo alnavigis al Porto-Riko
- 1523: Klemento la 7-a iĝis papo post 50-taga konklavo
- 1544: Papo Paŭlo la 3-a eldonis buleon por okazigi la Koncilion de Trento
- 1608: Matiaso la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1622: Francisko el Dietrichstein eldonis universalan pardonon por la Moraviaj nobeloj, kio signifis ke ili ne estos ekzekutitaj, sed konfisko de posedaĵoj ne estis pardonita
- 1688: Glora Revolucio: venko de Vilhelmo la 3-a super Jakobo la 2-a en batalo de Wincanton
- 1702: Pollando: Dynów estis prirabita kaj bruligita de sveda armeo
- 1765: Reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski malfermis en Varsovio unuan publikan scenejon, de 1807 nomatan Nacia Teatro
- 1807: Angla kemiisto Humphry Davy skribis al Reĝa Societo de Londono pri la ecoj de elemento, kiun li ĵus malkovris, kalio
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: en la Batalo de Ocaña franca armeo sub komando de marŝalo Soult kaj reĝo Joseph Bonaparte akiris sian plej grandan venkon
- 1816: Fondo de la Ĉefa Lernejo, kies fondan diplomon subskribis imperiestro de Rusio kaj reĝo de Pollando Aleksandro la 1-a — la altlernejo sekvan jaron iĝis Reĝa Universitato de Varsovio
- 1816: Super Pollando estis vidita plena suna eklipso (laŭ la linio Słupsk-Przemyśl)
- 1819: Malfermo de la Prado-Muzeo en Madrido
- 1831: Disfalo de Granda Kolombio
- 1835: Pacifiko: al ĉefa insulo de la Chatham-insularo albordiĝis brita ŝipo kun 500 armitaj maorioj, kiuj komencis masakron de praloĝantoj
- 1842: Universitato de Ĉilio fondiĝis en Santiago de Ĉilio
- 1849: Germanio: en Lepsiko okazis premiero de 4-a simfonio de Franz Schubert
- 1850: Hispanio: Reĝa Teatro malfermiĝis en Madrido, en ĉeesto de la reĝino Isabel la 2-a
- 1850: Egiptio: franca arkeologo kaj egiptologo Auguste Mariette trovis sidantan skribiston en la nekropolo de Sakkara (skulptarto de la Malnova imperio de Egiptio)
- 1863 Usona Enlanda Milito: prezidento de Usono Abraham Lincoln elparolis la faman mesaĝon Diskurso apud Gettysburg sur la tombejo en loko de la batalo de Gettysburg kun 50 mil viktimoj ambaŭflanke
- 1885: Bulgara armeo venkis la serban en batalo de Slivnica, en la milito de Princlando Bulgario kaj Reĝlando Serbio
- 1889: Flago de Brazilo oficialiĝis kaj kreiĝis la blazono
- 1892: En Hungario ekfunkciis unua registaro de Sándor Wekerle
- 1912: Unua Balkana milito: serba armeo konkeris Bitola, finante kvinjarcentan turkan regadon super geografi-historia regiono Makedonio (Nord-Makedonio kaj partoj de Grekio kun Bulgario)
- Unua Mondmilito
- 1918: Pola-ukraina milito: subkolonelo Michał Tokarzewski-Karaszewicz ekmarŝis kun trupoj malantaŭ kirasita trajno - komenco de la sukcesa militiro por batalanta Lvovo
- 1919: Dua Pola Respubliko: pola ŝtatestro Józef Piłsudski iĝis honora civitano de Bjalistoko
- 1919: Usona Senato malakceptis ratifon de la Traktato de Versajlo, malebligante al Usono aliĝi al la Ligo de Nacioj
- 1933: En Dua Hispana Respubliko dum la unua demokratia baloto kun partopreno de virinoj venkis Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj
- 1934: Testoflugo de franca patrola hidroplano Loire 130
- Dua Mondmilito
- 1943: Dominikanino Margareta de Hungario el Árpád-dinastio estis kanonizita
- 1946: Afganujo, Islando kaj Svedio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1948: Pollando: gvidantoj de Pola Partio Socialista-Libero, Egaleco, Sendependeco, akuzitaj pri provo faligi reĝimon de Bolesław Bierut estis kondamnitaj al ĝis 10 jaroj de mallibero
- 1948: Ĉina enlanda milito: komunista venko en la batalo de Ŝuĝoŭo
- 1949: Rainier la 3-a ektroniĝis kiel princo de Monako
- 1954: Monako: TMC Monte Carlo ekfunkciis
- 1957: Antonín Novotný iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio, elektita kiel unua sekretario de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio - denove, la plej altaj partiaj kaj ŝtataj funkcioj koncentriĝis en la manoj de unu persono
- 1968: Prezidento de Malio Modibo Keïta forigita per armea puĉo
- 1969: Stadiono Maracanã: brazila futbalisto Pelé akiris sian milan golon ludante en la futbalteamo Santos FC en Rio-de-Ĵanejro
- 1969: Projekto Apollo: usona skipa misio de Apollo 12 grundiĝis sur la Luno, kun kosmonaŭtoj Pete Conrad kaj Alan Bean
- 1969: Freiberg: en Tivoli germana rokmuzika grupo Puhdys ludis unuan koncerton
- 1972: En Okcidenta Germanio parlamentan baloton gajnis koalicio Socialdemokratia Partio de Germanio-Libera Demokrata Partio
- 1976: Civitanoj de Alĝerio referendume agnoskis novan konstitucion
- 1977: Prezidento de Egiptio Anvar Sadat faris sian historian viziton en Kneset - kiel unua arabo oficiale vizitis Israelon
- 1978: Post 46 jaroj la kongreso de Hispana Komunista Partio okazis en Madrido
- 1982: Belorusa futbalklubo Dinamo Minsko iĝis ĉampiono de Sovetunio
- 1984: Ĥaosa Komputila Klubo fariĝas konata al pli vasta publiko
- 1984: En antaŭurboj de Meksikurbo, kvar grandaj kaj diversaj pli malgrandaj LPG-stokujoj eksplodis
- 1985: Malvarma Milito: unua renkontiĝo inter usona prezidento Ronald Reagan kaj Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov okazis en Ĝenevo
- 1985: En Usono fondiĝis Fondaĵo "Solidareco"
- 1989: Senkomunismigo:
- 1990: 22 ŝtatoj de NATO kaj Varsovia Traktato subskribis en Parizo pakton pri konvenciaj armiloj en Eŭropo
- 1990: Teknologio:
- 1996: Kofi Annan iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1999: En Svislando oni malfermis tunelon Vereina, la plej longan en la mondo tunelon de etŝpura fervojo (19 058 m)
- 1999: Kosmoesploro: Ĉinio lanĉis kosmoŝipon Shenzhou - ĝia unua spaca misio
- 2004: Kievo: en Domo kun ĥimeroj oni inaŭguris muzean-kulturan centron - Belartaj ĉefverkoj de Ukrainio
- 2004: Detrua uragano frapis la pinarbarojn de Altaj Tatroj
- 2005: Irako: Masakro de Haditha - soldatoj de Usona Marinfanteria Korpuso murdis 24 personojn
- 2005: Transprenado de regopovo:
- 2005: Japana asteroidsondilo Hajabusa atingis Itokaŭan
- 2006: Premiero de ludkonzolo Wii
- 2009: Herman Van Rompuy iĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj Catherine Ashton alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko
- 2010: Norvega insulo Janmajeno en Arkta Oceano iĝis naturrezervejo
- 2012: Pollando iĝis membro de Eŭropa Kosma Agentejo
- 2013: 24 personoj pereis kaj 146 vundiĝis pro atenco kontraŭ ambasadejo de Irano en Bejruto
- 2017: Monda Tago de Malriĉuloj unuafoje festata - laŭ iniciato de papo Francisko
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Kievo grandparte restis sen elektro post rusiaj atakoj kontraŭ transformatorejoj; de Kievo forveturis unua trajno al liberigita Ĥersono;
- 1600: Karlo la 1-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando (m. 1649)
- 1650: Henriko (Saksio-Römhild), germana duko (m. 1710)
- 1711: Miĥail Lomonosov, rusa poeto kaj sciencisto, pioniro de fizika kemio, kreinto de la Moskva Ŝtata Universitato (m. 1765)
- 1730: Domenico Pignatelli Di Belmonte, itala teologo kaj kardinalo m. 1803)
- 1735: Vital Mösl, aŭstra filozofo, benediktano kaj tradukisto (m. 1809)
- 1752: George Rogers Clark, usona revolucia militestro, konkeranto de nord-okcidento dum la bataloj kun britoj (m. 1818)
- 1769: Elise Bürger, germana aktorino kaj verkistino (m. 1833)
- 1770: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto (m. 1844)
- 1775: Johann Karl Wilhelm Illiger, germana entomologo kaj zoologo (m. 1813)
- 1799: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (m. 1838)
- 1805: Ferdinand de Lesseps, franca diplomato kaj entreprenisto efektiviginta Suezan kanalon kaj Panaman kanalon (m. 1894)
- 1819: Auguste Vacquerie, franca ĵurnalisto kaj intelektulo (m. 1895)
- 1829: Philibert Vrau, franca industriisto kaj katolika aktivulo
- 1831: James A. Garfield, prezidento de Usono (m. 1881)
- 1833: Wilhelm Dilthey, germana filozofo (m. 1911)
- 1853: Gabriel Hanotaux, franca politikisto, historiisto kaj diplomato, kontraŭa al la akcepto de esperanto kiel laborlingvon de la Ligo de Nacioj (m. 1944)
- 1854: Henri Vallienne, franca kuracisto kaj pacifisto, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, elektita dum UK 1908, laŭverse esperantiginta la du unuajn kantojn de Eneido de Vergilio, Metamorfozoj de Ovidio kaj franclingvan romaneton Manon Lescaut, aŭtoro de du originalaj romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, konata de la broŝuro Por kaj kontraŭ Esperanto (m. 1908)
- 1854: Jan Sztolcman, pola bestosciencisto, vojaĝisto kaj ornitologo, protekt-iniciatinto de la eŭropa bizono (m. 1928)
- 1854: Benedek Jancsó, hungara historiisto, publikisto (m. 1930)
- 1859: Maurice Rollet de l'Isle, franca hidrografia inĝeniero pri marmapoj, pioniro de kartografia aerfotado, kunorganizanto de neokazinta UK 1914, prezidanto de Espéranto-France, membro de Internacia Centra Komitato, gvidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, aŭtoro de Provo de marista terminaro, Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (m. 1943)
- 1865: Otto Eckmann, germana pentristo kaj dezajnisto (m. 1902)
- 1870: Walter Runciman, brita politikisto kaj diplomato (m. 1949)
- 1872: Alberto Alessio, itala matematikisto, admiralo kaj esperantisto, partopreninta UK 1920, honora membro de la Itala Katedro de Esperanto (m. 1944)
- 1875: Miĥail Kalinin, sovetia politikisto, membro de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (m. 1946)
- 1882: Dezső Végh, hungara komunisto, ĵurnalisto, redaktoro, vicurbestro de Debreceno (m. 1953)
- 1883: Ágoston Marich, hungara oficisto de poŝto kaj polico, sekretario de unua Esperanto-grupo en Budapeŝto, redaktoro kaj eldonisto de kelkaj Esperanto-gazetoj kiel "La Verda Standardo" kaj "La Polico", kontribuanta al polica Esperanto-movado, Esperanto-kolektisto (m. 1955)
- 1885: Evža Faulhaber-Čiškovská, ĉeĥa esperantistino, edzino de Frits Faulhaber, estrarano de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, redaktinta infanrevuon "La Vojo", kuntradukistino al Esperanto de Skizoj pri Nederlando (m. 1961)
- 1885: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado kaj eksterlande Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj, ministro en la pola ekzila registaro (m. 1969)
- 1886: Bohumil Hanč, ĉeĥa sportisto, skiisto, skikuranto (m. 1913)
- 1888: José Raúl Capablanca, kuba ŝakmondĉampiono (m. 1942)
- 1896: Bruno Migliorini, itala lingvisto kaj itala esperantisto, fondinto de Esperanta grupo "L.L.Zamenhof" en Venecio, kunverkinto de Esperanta Legolibro, preleganto de Somera Universitato kadre de UK 1930 kaj UK 1932, membro de la honora komitato de UK 1955 en Bolonjo (m. 1975)
- 1900: Anna Seghers, germana verkistino (m. 1983)
- 1905: Tommy Dorsey, usona ĵazmuzkisto, trombonisto (m. 1956)
- 1917: Indira Gandhi, ĉefministrino de Barato (m. 1984)
- 1918: Hendrik Christoffel van de Hulst, nederlanda astronomo kaj matematikisto (m. 2000)
- 1921: Max Kruse, germana verkisto de porinfanaĵoj (m. 2015)
- 1925: Zygmunt Bauman, pola-juda oficiro kontraŭbatalinta anatemitajn soldatojn, filozofo kaj sociologo (m. 2017)
- 1926: Adalberto Huleŝ, hungara verkisto, poeto, filozofo, tradukisto, profesoro kaj Esperanto-verkisto, laboranto de Hungaria Esperanto-Asocio (m. 2002)
- 1926: Erzsébet Bálint, hungara muzikinstruistino, primuzika verkistino
- 1927: László Lator, hungara poeto kaj tradukisto (m. 2023)
- 1927: Judit Petre, rumania hungara libroeldoneja redaktorino
- 1931: Sámuel Jakab, rumania hungara geografo
- 1936: Tibor Béla Prezenszky, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1936: Ljubiša Samardžić, serba aktoro, funkciulo de la Komunista Partio de Jugoslavio
- 1943: László Király, rumania hungara poeto, prozisto kaj redaktoro
- 1944: Eugeniusz Rzewuski, pola afrikisto kaj diplomato, spertulo pri svahila lingvo, bantuoj kaj portugallingva Afriko
- 1946: Győző Székely, rumania hungara inĝeniero, libroeldoneja redaktoro
- 1950: Katalin Halmos, rumania hungara muzikpedagogino
- 1952: Petra Janů, ĉeĥa muzikistino, kantistino kaj aktorino
- 1956: József Sándor, rumania hungara matematikisto kaj profesoro
- 1957: Ofra Haza, israela kantistino, komponistino kaj aktorino (m. 2000)
- 1961: Meg Ryan, usona aktorino
- 1962: Jodie Foster, usona aktorino kaj reĝisorino
- 1967: Gyula Lőrincz, rumania hungara grafikisto, pentristo, scenejdekoraciisto
- 1972: Éva Borbély-Bartis, rumania hungara etnografino
- 1981: Yfke Sturm, nederlanda fotomodelino
- 496: Gelasio la 1-a, papo, romano el afrika familio, sekretario de la papoj Simplicio kaj Felikso la 3-a
- 498: Anastazio la 2-a, papo serĉanta interkomprenon kun adeptoj de kondamnita Patriarko de Konstantinopolo
- 766: Egbert, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 1092: Malikŝah la 1-a, sultano de Selĝuka Imperio (n. 1055)
- 1408: Bálint Alsáni, hungara kardinalo, kanoniko, diplomato (n. 1330)
- 1492: Ĝami, persa sufiisma poeto, mistikulo, historiisto, teologo, inspirata de la gazaloj de Hafizo, aŭtoro de la propra divan (n. 1414)
- 1557: Bona Sforza, dukino de Bari, reĝino de Pollando (n. 1494)
- 1580: Jiří Melantrich, ĉeĥa libropresisto kaj eldonisto de renesanco, kontribuinta al presarto (n. 1511)
- 1630: Johann Hermann Schein, germana poeto kaj komponisto (n. 1586)
- 1665: Nicolas Poussin, franca pentristo (n. 1594)
- 1672: John Wilkins, angla episkopo, naturfilozofo, kriptografiisto, kunfondinto de la Reĝa Societo de Londono, kies libro Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo inspiris Ludovikon Zamenhof krei esperanton (n. 1614)
- 1729: Johann Franz Buddeus, germana teologo, historiisto kaj filozofo, profesoro pri morala teologio (n. 1667)
- 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1777)
- 1828: Franz Schubert, aŭstra komponisto (n. 1797)
- 1855: Mihály Vörösmarty, hungara verkisto, kunfondinto de Societo Kisfaludy kaj de la revuo Athenaeum (n. 1800)
- 1883: Dániel Benkő, hungara agrikulturisto kaj akademiano (n. 1799)
- 1884: George Bissell, usona nafto-magnato (n. 1821)
- 1891: Gergely Csiky, hungara dramverkisto kaj tradukisto (n. 1842)
- 1895: Tivadar Törös, hungara ĵurnalisto, esploristo pri armenoj en Hungario (n. 1858)
- 1910: Rudolph Fittig, germana kemiisto, izolinta fenantrenon el ŝtonkarbo, esplorinta strukturon de naftalino (n. 1835)
- 1915: Joe Hill, sveda-usona politika kantisto kaj membro de la sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo (n. 1879)
- 1936: August Possecker, germana paleontologo, kolektanto de fosilioj (m. 1936)
- 1942: Bruno Schulz, pola verkisto, desegnisto kaj literaturkritikisto, murdita (n. 1892)
- 1945: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto, rektoro (n. 1851)
- 1950: Gregor Eisvogel, germana trapisto kaj abato (n. 1873)
- 1967: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, esploristo, kreinto de scienco pri vitaminoj, okupiĝanta pri kuracado de malsanuloj kun avitaminozo (n. 1884)
- 1967: João Guimarães Rosa, brazila verkisto, kuracisto, diplomato, poligloto scipovanta Esperanton (n. 1908)
- 1968: Leonard Nowell Mansell Newell, angla asekuristo, sekretario kaj vicprezidanto de Londona Esperanto-Klubo, ĉefredaktoro de "International Language", kunorganizanto de UK 1930 kaj UK 1932, kontribuanto al "Literatura Mondo" kaj poemantologio Dekdu Poetoj, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (n. 1902)
- 1970: Andrej Ivanoviĉ Jeremenko, sovetia militisto, marŝalo de Sovetunio (n. 1892)
- 1989: Elvira Lippe, latva Esperanto-poetino (n. 1904)
- 1993: Leonid Gajdaj, sovetia, rusia filmreĝisoro (n. 1923)
- 2007: Magda Szabó, hungara verkistino (n. 1917)
- 2010: Lajos Demény, rumanihungara historiisto (n. 1926)
- 2012: Boris Strugackij, sovetia, rusia verkisto pri sciencfikcio (n. 1933)
- 2017: Charles Manson, usona krimulo (n. 1934)
- 2017: Jana Novotná, ĉeĥa tenisistino (n. 1968)
- 2019: Fritz von Weizsäcker, germana kuracisto, specialisto pri interna medicino kaj gastroenterologio (n. 1960)
La 19-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):