kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda From Wikipedia, the free encyclopedia
La 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Braŝovo inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Rodica Todor.
La kongreso estis organizita de la loka asocio Amikeco Braŝovo, aktiva surloke jam de kelkaj jaroj. La kongreso estis anoncita ĉe la loka radio kaj en loka gazeto « Bunna Ziua Braŝov » (Bonan tagon Braŝovo). Loka televido venis por filmi dum la renkontiĝo kun la sindikatisto. Krom la laboraj kunsidoj okazis distraj programeroj kaj ekskursoj kiaj tiuj al Sibiu kaj al Bukaresto.
Aldone al pritrakto de la jarraporto, la ĉefaj temoj tuŝitaj dum la laborkunsidoj estis klerigado pri financoj, partopreno en etikaj bankoj, porpaca agado de SAT kaj pliampleksigo de la disvend- kaj kontaktoreto de la asocio.
La ĉefa kongresa temo estis "Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj". Ĝi estis traktita per la jenaj debatoj:
Okazis tre bone organizita kaj interesega ŝipveturado tra la Danuba Delto, kiam oni povis viziti kaj ĝui naturon, belegajn pejzaĝojn, lokajn interesaĵojn ktp, en tre bonega etoso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.