Brașov

urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Brașov
Remove ads

Brașov [braŝov'] (hungare Brassó [braŝo]; germane Kronstadt, latine Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.

Thumb
Urbo-centro
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Rumanio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Brassó (historia departemento).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Remove ads

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 237 589 loĝantoj sur areo de 267 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 890 loĝantoj/km².

Historio

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama reĝlando Hungario. Gravas por la tuta historio de tiu ĉi urbo Honterus-gimnazio. Inter 1924 kaj 1939 aperis en Brașov la grava germanlingva kulturgazeto Klingsor.

Geografio

Gefiloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de renomaj personoj de Braŝovo.

Jam la nomoj montras, ke historie en la urbo vivis multaj lokaj germanlingvanoj.

Thumb
Placo
Thumb
Fortikaĵo
Remove ads

Vidindaĵoj

Esperanto-movado

Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.

En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".

Vidu ankaŭ

Fontoj

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads