A. S. Byatt
angla verkistino (1936–2023) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dame Antonia Susan BYATT OBi (denaske Drabble; 24-an de aŭgusto 1936 - 16-an de novembro 2023), konata profesie kiel A. S. Byatt,[1] estis angla romanisto, poeto kaj ricevinto de la Premio Booker, kaj en 2017 la premion Park Kyong-ni. En 2008, la gazeto The Times nomis ŝin en sia listo de 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945.[2]
A. S. Byatt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Antonia Susan Drabble | ||||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1936 (1936-08-24) en Sheffield | ||||
Morto | 16-an de novembro 2023 (2023-11-16) (87-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Somerville College • Kolegio Bryn Mawr • Kolegio Newnham • Sheffield High School for Girls • The Mount School (York) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | John Drabble vd | ||||
Gefratoj | Margaret Drabble • Helen Langdon • Richard Drabble vd | ||||
Edz(in)o | Ian Byatt vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • poeto • literaturkritikisto • universitata instruisto • prozisto vd | ||||
Laborkampo | poezio • literatura aktiveco • literatura kritiko vd | ||||
Aktiva dum | 1964–2016 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La historio de junulino kreskiĝanta sub la ombro de dominanta patro, nome la unua romano de Byatt, nome The Shadow of the Sun (La ombro de la suno), estis publikigita en 1964. Ŝia romano The Game (La ludo, 1967) montras la rilatojn inter du fratinoj,[3] kaj la familia temo pluas en la tetralogio formita per The Virgin in the Garden (1978), Still Life (1985), Babel Tower (1996), kaj A Whistling Woman (2002), el kiuj Still Life ricevis la premion PEN/Macmillan Silver Pen en 1989.[3] Ŝia tetralogio estas inspirita de D. H. Lawrence, partikulare el The Rainbow kaj Women in Love.