A Portrait of the Artist as a Young Man
romano far J. Joyce / From Wikipedia, the free encyclopedia
A Portrait of the Artist as a Young Man (trad. Portreto de la artisto kiel juna viro) estas la unua novelo de la irlanda verkisto James Joyce. Konstruita kiel edukromano en modernisma stilo, ĝi markas la intelektan kaj religi-filozofan vekiĝon de la junulo Stephen Dedalus, fikcia alter ego de Joyce kaj aludo al Dedalo, la lerta metiisto (por eskapi labirinton) de la Greka mitologio. Stephen pridemandas kaj ribelas kontraŭ la katolikaj kaj irlandaj konvencioj sub kiuj li devis kreskiĝi, kaj finas per memdecidita ekzilo el Irlando en Eŭropo, kiel faris la propra verkisto. La verko uzas teknikojn kiujn Joyce disvolvigis pli komplete en Uliso (1922) kaj Finnegans Wake (1939).
A Portrait of the Artist as a Young Man | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | James Joyce | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1918 | ||||
Loko | Usono | ||||
Eldonejo | The Egoist | ||||
Ĝenro | aŭtobiografia romano • artistoromano • formadromano | ||||
Loko de rakonto | Dublino | ||||
Honorigoj | 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction | ||||
| |||||
A Portrait ekekzistis en 1903 kiel Stephen Hero — projektita 63-ĉapitra membiografia romano en realisma stilo. Post 25 ĉapitroj, Joyce abandonis Stephen Hero en 1907 kaj ekreverkis ties temojn kaj ĉefrolulon en koncentrita kvin-ĉapitra novelo, evitante striktan realismon kaj etende uzante la liberan nerektan stilon kio permesas la leganton kaŝrigardi ene de la disvolviĝanta memkonscio de Stephen. La usona modernista poeto Ezra Pound publikigis la novelon seriigitan en la anglaliteratuar gazeto The Egoist en 1914 kaj 1915, kaj publikigis ĝin kiel libro en 1916 ĉe B. W. Huebsch de Novjorko. La publikigo de A Portrait kaj la kolekto de mallongaj rakontoj Dubliners (1914) havigis al Joyce lokon en la avangardo de la literatura modernismo.