Stephen Dedalus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stephen Dedalus estas literatura alter ego de James Joyce, aperanta kiel la protagonisto kaj kontraŭheroo[1] de lia unua, duon-membiografia romano pri artaj konsideroj nome A Portrait of the Artist as a Young Man (1916) kaj grava rolulo en la romano de Joyce de 1922 nome Ulysses.
Stephen Dedalus | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1882 (1882-02-02) (142-jaraĝa) | |
Lingvoj | angla • latina • itala • franca vd | |
Alma mater | Clongowes Wood College • Belvedere College vd | |
Familio | ||
Patro | Simon Dedalus vd | |
Patrino | May Goulding Dedalus vd | |
Gefratoj | Dilly Dedalus vd | |
Profesio | ||
Okupo | instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En Stephen Hero, frua versio de tio kio iĝis poste Portrait, la familia nomo de Stephen estis literumita "Daedalus" en pli preciza anglalingva aludo al Dedalo, nome arkitekto en la Greka mitologio kiu estis dungita de la reĝo Minos por konstrui la Labirinton en kiu li enprizonigos la filon de sia edzino nome Minotaŭro.[2] Buck Mulligan referencas al mita nomo en Ulysses, dirante al Stephen, "Via absurda nomo, antikvgreka!" Reviziante la mamutan Stephen Hero en la pli konsiderinda pli kunpremita Portrait of the Artist as a Young Man, Joyce mallongigis la nomon al "Dedalus".