From Wikipedia, the free encyclopedia
Adrianus Barlandus (1487-1538) (* Baarland, Zuid-Beveland, en la 28-a de septembro 1487 - Loveno, en la 30-a de novembro 1538) estis belga nederlanddevena historiisto, filologo kaj filozofo.
Adriaan van Baerland (1487-1538) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kroniko pri la nederlanda historio kun bildoj, 1584 | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-a de septembro 1487 en Baarland, Zuid-Beveland, Nederlando | ||||
Morto | 30-a de novembro 1538 en Loveno, Belgio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Loveno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto filologo filozofo universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li unue studis en Gento kaj poste en Loveno kie, en 1526, li fariĝis profesoro pri elokvenco, post mallonga restado en Anglio. Li verkis kelkajn filologiajn laborojn kaj serion da historiaj manuskriptoj, ĉefe pri la pluraj provincoj en Nederlando.
Kiel humanisto, Barlandus publikigis variaĵon da verkaro el multaj genroj. Escepte de liaj du historiografaj verkoj, li aŭtoris tradukojn kaj komentojn el klasikaj verkistoj same kiel Ezopo, Lukiano, Plinio la Juna, Livio kaj Terentio. Li ankaŭ publikigis traktatojn pri retoriko, pedagogiajn laborojn, inkluzivante Erasmon kaj unu moralfilozofian traktaton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.