lingvo parolata de ajnuoj en Hokajdo, Kuriloj, kaj Saĥaleno From Wikipedia, the free encyclopedia
La ajnua lingvo (アィヌ・イタㇰ Aynu itak) estas parolata de la ajnuoj de norda Japanio kaj antaŭe Saĥalino (nun en Rusio). Kvankam iomete simila tipologie al la japana lingvo, la ajnua estis ĝenerale konsiderata senparenca lingvo kiu ne havus konatan parencon kun alia lingvo. Tamen lastaj hipotezoj konsideras ke ĝi apartenas al Eŭrazia lingvaro (aŭ nostrata).
Ajnua lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
ajnua lingvaro | |
Parolantoj | 10 |
Skribo | ajnua kanao, latina alfabeto |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ain |
Glottolog | ainu1252 |
Angla nomo | Ainu |
Franca nomo | aïnou |
(Hazarde estas tute neparenca lingvo parolata en okcidenta Ĉinio kiu ankaŭ nomiĝas ajnu, literumita ainu, aynu, aini, k.s. Tiu estas speco de tjurka lingvo.)
Multe de nia nuna scio pri la lingvo kaj kulturo ajnua en Saĥalino ni povas danki al la esploroj de Bronisław Piłsudski, pola antropologo ekzilita al tiu insulo fare de la rusa imperia potenco pro politikaj krimoj en la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj.
La ajnua estas lingvo ŝajne agonianta; ĝia parolantaro estas eteta kaj rapide malgrandiĝas. Takso de 1996 kalkulis nur 15 parolantojn aktivajn el popolo de ĉ 15 000 ajnuoj (laŭ Ethnologue). Plej multaj ajnuoj en Japanio hodiaŭ parolas nur japane.
Ekde 1997 aperas la gazeto Ainu Times, kaj en 1998 en Hokaido ekis radio-programo. Nun la nombro de japanoj kreskas, kiuj lernas la ainuan. En kelkaj urboj estas ainu-kursoj. Kelkaj vortaroj estis elfonitaj.
La strukturo de silabo estas KV(K).
Jen la kvin vokaloj:
i u e o a
p t k ʔ s h c w y m n
r
/y/ reprezentas la sonon [j]. /c/ varias libere inter [tʃ] (ĉ), [ts] (c), [dʒ] (ĝ), kaj [dz]. La glota plozivo, /ʔ/, ne estas skribata; ĝi aperas ĉe la eko de silaboj sen alia eka konsonanto.
/ti/ is realigata kiel [tʃi] (ĉi); /s/ kutime fariĝas [ʃ] (ŝ) antaŭ /i/ kaj silabofine. La prononco iom varias laŭ dialekto; en tiu de Saĥaleno, silabofinaj /p, t, k, r/ kunfandiĝas al /h/.
La lingvo ajnua havas tonakcenton: vorto kiu konsistas el afiksoj kaj radiko estas prononcata per alta tono je la silabo de la radiko. Aliaj vortoj estas akcentataj je la unua silabo se ĝi estas ferma aŭ diftonga, aliokaze je la dua silabo.
La ajnua estas lingvo de la tipo SOV, kun postpozicioj. Subjekto kaj objekto ĝenerale ne portas kazindikon. La substantivoj kuniĝas modifante unu la aliajn; la kapo troviĝas ĉe la fino de la ĉeno. La verboj, kiuj estas esence aŭ transitivaj aŭ netransitivaj, portas diversajn afiksojn vortkonstruajn.
Ne estas aparta kategorio de la adjektivo; anstataŭe estas stativa verbo, kiu montras kiel io estas aŭ estiĝas:
La verbo kunportas personan prefikson por la subjekto laŭ la unua kaj dua personoj, sed ne laŭ la tria, kiu restas nemarkita:
En la klasika ajnua trovita en la jukaroj:
-ununombra- --plurala-- persono: mi vi ni vi netransitiva -an e- -an eci- transitiva subjekto a- e- a- eci- transitiva objekto i- e- i- eci-
En la moderna vulgara lingvo:
-ununombra- ----------plurala---------- persono: mi vi ni+vi ni-vi vi netransitiva ku- e- -as -an eci- aŭ -es transitiva subjekto ku- eci- ci- an- eci- aŭ -es transitiva objekto en- eci- uni- i- eci- aŭ -es
Ne estas formala ortografio por la skribado de la aijnua; oni uzas diversajn latinecajn skribojn elpensitajn de lingvistoj, aŭ la japanan silabaron strekaj kanaoj.
Ekzemploj:
タンパ カ アシリ チプ トゥプ ア・サンケ ルウェ ネ。
tanpa ka asir cip tup a=sanke ruwe ne.
Estas riĉa tradicio de perbuŝaj heroepopeoj, nomataj Jukaroj. La lingvaĵo de tiuj retenas iom da arĥaismo, ekzemple pli da fleksio.
Vidu ankaŭ Ainu Times
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.