Al-Udo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Udo aŭ simple udo (arabeعود ʿūd; somalie Kaban; perse: بربط barbat; turke ud aŭ ut;[1] helene ούτι; armene ուդ, azerbajĝane: ud; hebree: עוד ud), foje ankaŭ nomata 'araba liuto', estas kordinstrumento kiu estas ĉefe ludata en araba muziko tradicia kaj muziko de Orient-Afriko. La dorsflanko de ĝia korpo fariĝas el daŭboj kaj similas pelvon, farante kameron resonancan kaj aldonante tonkoloron. Kutime, sed ne ĉiam, la al-udo havas 11 kordojn kaj la kolo ne havas fretojn. Oni ludas la kordojn per plektro, kiu povas fariĝi el plumo agla, karapaco testuda aŭ plasto. Ekzistas multaj agordsistemoj por la al-udo.[2]
La plej antikva kroniko bilda pri la al-udo datiĝas ĉe antaŭ pli da 5000 jaroj en Sud-Mezopotamio. Ĉi tiu muzikilo kaj ĝiaj parencoj proksimaj faradis parto de muziko en ĉiom da civilizacioj antikvaj en la regionoj Mediteranea kaj Mez-Orienta, inkludante la Sumeranoj, Akadanoj, Persoj, Babilonianoj, Asirianoj, Armenoj, Helenoj, Egiptoj kaj Romianoj. La liuto eŭropa devenis el la al-udo.