Alfo (botaniko)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alfo (botaniko)
Remove ads

Alfo [1]alfogreso (Stipa tenacissima), estas specio el la familio de la poacoj, kiu estas enlanda en la okcidenta parto de la Mediteranea regiono. Kutime oni reciproke konfuzas la alfon kaj la espartan ligeon.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

La staŭda greso konstituas herbotufojn kiuj altas 60 ĝis 150 centimetrojn. La folioj nur dum la kreskada sezono estas malfalditaj kaj verdaj. Dum trosekecoj ili estas rulvolvitaj kaj ŝajnas grizaj. La supra flanko de la folioj dense harkovriĝas. La ligulo estas mallonga kaj okulharita.

La floroj grupiĝas je panikloj, kiuj longas 25 ĝis 35 centimetrojn. La unufloraj spiketoj dense staras. La glumoj estas haŭtecaj kaj longe pintaj. Ilia longeco estas 2,5 ĝis 3 centimetroj. La ekstera glumo ankaŭ estas haŭteca. Je la pinto ĝi fendiĝas duen. Ĉe la ĉirkaŭ unu centimetro longa ekstera glumo sidas unu kvar ĝis ses centimetroj longa aristo. Tiu ĉi estas harkovrita sur la suba flanko.

Remove ads

Disvastiĝo

Tiu palearktisa specio estas hejma en la suda Iberia duoninsulo, en nordokcidenta Afriko kaj en Balearoj. Ĝi kreskas en la stepoj, herbejoj kaj en duonarbaroj.

Uzado

Thumb
Espartaĵo el alfo.

La foliofibroj de la alfo, same kiel tiuj de la esparta ligeo (Lygeum spartum), estas uzataj por la fabrikado de espartaĵoj (ŝnuroj, matoj, korboj, ĉapeloj k.t.p.) kaj de altvalora alfa papero.

Sistematiko

Scienca sinonimo por Stipa tenacissima estas Macrochloa tenacissima (L.) Kunth.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads