Alicja Sakaguchi
pola interlingvisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alicja Maria SAKAGUCHI (naskiĝis la 24-an de marto 1954 en Szczecin) estas pola esperantisto kaj interlingvisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Alicja Sakaguchi | |
---|---|
Alicja Sakaguchi dum simpozio ĉe UAM Poznano | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1954 (1954-03-24) (70-jaraĝa) en Szczecin |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Pollando |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1982) Universitato de Frankfurto (–1998) University of Paderborn (en) (–1985) |
Familio | |
Edz(in)o | Takashi Sakaguchi |
Infano | Leo Sakaguchi |
Okupo | |
Okupo | lingvisto esperantisto |
Fermi
De 1974 ĝis 1979 ŝi studis la hungaran kaj esperantologion en Universitato de Budapeŝto ĉe profesoro István Szerdahelyi; en 1982 ŝi doktoriĝis. Poste ŝi instruis en la universitatoj de Paderborn, Frankfurto ĉe Majno kaj Poznań. Ekde 2003 ŝi estas profesorino en la Universitato de Poznań; ŝi instruas interlingvistikon, Esperanton, la germanan kaj interkulturan komunikadon.
Ŝi ekkonis sian nunan edzon, la japanon Takashi Sakaguchi, per Esperanto. La familio uzas Esperanton kiel familian lingvon; la filoj, Dai kaj Leo Sakaguchi, estas denaskaj esperantistoj. La familio Sakaguchi loĝas en Mömbris en Germanio.