Alldeutscher Verband
naciisma organizaĵo de la Germana Regno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La organizaĵo Alldeutscher Verband ("tutgermana ligo", ĝis la jaro 1894 Allgemeiner Deutscher Verband, "ĝenerala germana ligo")[1] ekzistis inter la jaroj 1891 ĝis 1939. En la tempo de la Germana Imperia Regno ĝi dumtempe estis inter la plej grandaj kaj plej konataj naciismaj organizaĵoj de la regno.[2] Ĝi konsideriĝis unu el la plej laŭtaj kaj plej influaj asocioj de germana naciismo. La asocia programo estis ekspansiisma, tutgermanisma, militisma, naciisma kaj forte influita per rasismaj kaj kontraŭjudismaj ideoj.[3] En la tuta Germana Regno kaj ankaŭ en aliaj landoj ekzistis lokaj grupoj de la organizaĵoj, kiuj organizis la regionan agadon.[4]