From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la latina nomo Canticum Canticorum, en Esperanto Kanto de la Kantoj (la hebree nomo שִׁיר הַשִּׁירִים, Shir ha-Shirim laŭlitere signifas "kanto de kantoj") estas libro de la Tanaĥo aŭ la Malnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj)[1] inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero kaj kiu datas el la jarcenta malnova tradicio de la Proksima Oriento. Partoj de la libro estis uzataj kiel geedziĝaj kantoj en Sirio ĝis la 20-a jarcento. Laŭ la juda tradicio, la Kanto de Kantoj estas metaforo por nia pasio por la Eterno[2].
שִׁיר הַשִּׁירִים | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | prisaĝa libro | ||||
| |||||
La libro nomiĝas
La Kanto de Kantoj estas laŭ la titollinio de Salomono. La surskribo tekstas: "Kanto de kantoj de Salomono".
Ke la tradicio atribuis tiun ĉi libron de saĝeco al la saĝa reĝo Salomonon havas diversajn kialojn. La nomo de Salomono estas plurfoje nomata en la libro. La multaj referencoj al luksaj varoj rememorigas la legendan riĉecon de tiu granda reĝo. Li ankaŭ havis grandan reputacion pro la amo de multegaj virinoj.
Jen ebla dispozicio: [3]
En la kristanaj biblioj ĝi estas envicigita post la Libro de la Predikanto (Kohelet).
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
La tekstoj ankaŭ montras surprizajn similecojn kun geedziĝaj kantoj registritaj en modernaj tempoj en la siria kamparo. Tamen la granda tempodistanco dubigas, ĉu la similecoj estas tiel gravaj. Tiam pli gravas ke La kantoj de la kantoj ankaŭ montras similecojn kun antikva egipta ampoezio.
En judismo la tekstoj estis interpretitaj alegorie nome kiel la amo de Dio al Israelo, kio inspiris kristanojn interpreti ilin kiel la amon inter Kristo kaj la Eklezio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.