Alvar Aalto
finna arkitekto kaj projektisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alvar Aalto naskiĝis la 3-an de februaro 1898, mortis la 11-an de majo, 1976, estis mondfama finnlanda arkitekto. Aalto konatiĝis ankaŭ kiel urboplanisto, kaj kiel desegnisto de modernaj mebloj.
Hugo Alvar Henrik AALTO | |
---|---|
Alvar Aalto kun sia edzino Elissa en 1950 | |
Persona informo | |
Nomo | Hugo Alvar Henrik AALTO |
Dato de naskiĝo | 1898 |
Naskiĝloko | Kuortane |
Dato de morto | 1976 |
Mortoloko | Helsinki |
Mortokialo | kardivaskulsistema malsano [+] |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | arkitekto |
Geografio | |
Ŝtato | Finnlando |
Familio | |
Edz(in)o | Aino Aalto, Elissa Aalto [+] |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | finna lingvo [+] |
Parolata lingvo | finna lingvo, sveda lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | 19 [+] - Reĝa Ora Medalo - Medalo de Princo Eŭgeno - Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj - Alvar Aalto Medal - AIA Gold Medal - Fellow of the American Academy of Arts and Sciences - Aŭstra insigno de honoro por scienco kaj arto - honorary doctor of the Vienna Technical University - honorary Royal Designer for Industry - Litteris et Artibus - Commander of the Order of the Lion of Finland - Oficiro de la Honora Legio - Knight Grand Officer of the Order of the Dannebrog - Knight Grand Cross of the Order of the Falcon - Federacia Meritkruco - Komandoro Grandkruca de la Ordeno de la Finna Leono - Kavaliro de Honora Legio - Medalo de Princo Eŭgeno - Unuaklasa Komandoro de la Ordeno de la Finna Leono |
Retpaĝo | https://www.alvaraalto.fi [+] |
Portalo pri Homoj | |
Inter liaj konstruaĵoj elstaras interalie la Teknologia Universitato de Helsinko aŭ la Aalto-Teatro en Essen (Germanio).
Li multe amis Italion, en kiu li kutimis pasigi ĉiujare multajn monatojn, precipe en Toskanio, kiun li trairadis desegnante ĝiajn antikvajn konstruaĵojn.
En Italio li konstruis preĝejon en Riola di vergato (Emilio, Italio), verko, kiu atestas pri ĉi tiu eksterordinara artisto.
La preĝejo difinita "aŭtentika teknologia veto" estas konkreta kaj sugestia, per siaj senprecedentaj arkaĵoj kaj velformaj strukturoj. Ĝi prezentas la efektiviĝon de io, kiu ŝajnis nerealigebla, ĉar neniam, ĝis tiam, oni faris en tiaj proporcioj antaŭfabrikitan verkon, laŭ, por tiu tempo, tiel avangarda konceptado, ke oni devis porokaze krei la fabrikinstrumentojn. La projekto estas de 1967, kaj la konstruado komenciĝis dek jarojn poste.