Alzheimer-malsano
neŭrodegenera malsano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alzheimer-malsano (esperantigebla al Alchajmero aŭ Alchejmero; vidu sube) estas neŭrodegenera malsano, nome difuza cerba atrofio, kutime manifestata kiel kogna kadukiĝo kaj malordo de konduto, okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco.
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo. |
Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de demenco ĉe la maljunuloj. Nune, ĝi trafas ĉirkaŭ 26 milionojn da homoj en la mondo (kaj eble kvaroblo en ĉirkaŭ 2050)[1].
Alchajmeron karakterizas grada perdo de la ĵusa memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj, des pli grave ju pli da neŭronaj ĉeloj mortas kaj diversaj cerbaj zonoj atrofias. La malsano kutimas daŭri ĉ. 10 jarojn ekde la diagnozo,[2] post kiuj la detruiĝo de la cerbo atingas vivoneprajn zonojn, kio rezultigas morton. Kvankam tio povas varii en rekta proporcio kun la akreco de la malsano en la momento de la diagnozo. Oni ankoraŭ ne eltrovis plene la kaŭzojn de alchajmero, kvankam oni identigis kvar genojn kun rilato al alchajmeremo. Nuntempe ne ekzistas kuraco por ĉi tiu malsano.
La malsano de Alzheimer estas la formo plej ofta de frenezo, estas nekuracebla kaj finigebla, kaj aperas plej ofte en personoj pli aĝaj ol 65 jaroj.[3] Kvankam en raraj okazoj ankaŭ povas esti disvolvigita el la 40 jaroj. La simptomoj de la malsano kiel gnozologia afero difinita estis identigitaj de Emil Kraepelin,[4] dum la neŭropatologio karaktera estis observita por la unua fojo de Alois Alzheimer en 1906.[5][6][7] Tiele, la malkovro de la malsano estis verko de ambaŭ psikiatriistoj, kiuj laboris en la sama laboratorio. Tamen, pro la granda gravo kiun Kraepelin atribuis al la trovo de la neŭropatologia bazo de la malordoj psikiatriaj, decidis nomumi la malsanon Alzheimer honore al sia kompano.
Ĝenerale, la dekomenca simptomo estas la malkapablo akiri novajn memorojn, sed kutime ĝi estas konfuzata kun agado rilata kun la maljunuleco aŭ la streso.[8] Antaŭ la supozo de Alzheimer, la diagnozo fariĝas per pritaksado de kogna konduto, same kiel de neŭrobildoj, se ili estas disponeblaj.[9] Dum progresas la malsano, aperas mensa konfuzo, iriteblo kaj agresemo, ŝanĝoj de humoro, malordo de la lingvaĵo, perdo de la ĵusa memoro kaj antaŭdispono al izoleco dum malpliiĝo de la sentoj de la pacienco.[8][10] Laŭgrade oni perdas la biologiajn funkciojn, kio finfine portas la pacienton al la morto.[11] La prognozo por ĉiu individuo estas malfacile determinebla. La ĝenerala averaĝo estas de 7 jaroj,[12] malpli ol 3% de la pacientoj vivas malpli ol 14 jarojn post la diagnozo.[13]
La kaŭzo de la malsano de Alzheimer restas nekonata, kvankam la lastaj esploroj ŝajne indikas ke ĝi rilatas al procezoj de priona tipo.[14] La esploroj kutime asociigas la malsanon al la apero de senilaj platoj kaj neŭrofibraj fadenaroj.[15] La nuntempa traktado havigas moderajn simptomajn profitojn, sed ne estas traktado kiu klare prokrastu aŭ haltigu la progreson de la malsano.[16] Tamen, kelkaj kazoj de asociigo de demenco pro Alzheimer kun la celiakio montris la plibonigon pere de la plenumo de dieto sen gluteno.[17]
Por eviti Alzheimer, oni sugestis varian nombron de kondutaj modeloj, sed ne estas publikitaj pruvaroj kiuj elstarigu la profitojn de tiuj rekomendoj, inklude la mensan stimuladon kaj la ekvilibran dieton.[18] La rolo ludata de la zorganto de la paciento de Alzheimer estas ŝlosila,[19] sed la premo kaj la fizika postulo de tiuj zorgoj povas iĝi granda persona ŝarĝo.[20][21][22]