![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b9/Amborella_trichopoda_1.jpg/640px-Amborella_trichopoda_1.jpg&w=640&q=50)
Amborelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La amborelo (latine Amborella) estas monotipa genro de subarbaraj arbustoj aŭ malgrandaj arboj endemiaj de la ĉefa insulo, nome Grande Terre, de Nov-Kaledonio.[1] Tiu genro estas la nura membro de la familio Amborellaceae kaj de la ordo Amborellales kaj enhavas unusolan specion, nome Amborella trichopoda.[2] La familio Amborellaceae estas tiele endemia de Nov-Kaledonio (kun la Oncothecaceae kaj la Phellinaceae), same kiel la ordo Amborellales. Amborella estas de granda intereso por plantosistematikistoj ĉar analizoj de molekula filogenetiko konstante lokigas la genron aŭ en aŭ proksime de la bazo de la stirpo de Angiospermoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Amborella trichopoda | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amborella trichopoda Baill. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi