cover image

Angiospermoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

La angiospermoj[2] (latine Angiospermae), ankaŭ nomataj magnoliofitoj[3] (Magnoliophyta), florplantoj[4], aŭ fruktoplantoj[5] estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj kies grajno estas enfermita en la frukto. 'Angiospermo' signifas uja semo (el la grekaj αγγείο, kaŝita, kaj σπέρμα, semo), kontraste al la 'gimnospermoj' (nud-semaj plantoj), kiuj evolue antaŭis. Ambaŭ estas semplantoj.

Information-silk.svg
Kiel legi la taksonomion
Angiospermoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun
Madeira-flowers_hg.jpg
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: - embriofitoj Embryophyta

- trakeofitoj Tracheophyta

Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta [1]
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Primula_aka.jpg
primolo (Primula hortensis)

La angiospermoj aŭ florplantoj enhavas la plimulton el la vegetaĵaj specioj, kun pli ol 300 000 specioj[6]. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.

La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.