Amonia adipato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia adipato, adipato de amonio aŭ (NH4)2C6H8O4 estas organika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter la adipata acido kaj amoniako. Ĝi uzatas kiel nutroaldonaĵo kaj industrie produktiĝas el la cikloheksanono (kiu estas komerce akirebla el petrolaj fontoj) laŭ la skemo:
- 1: Cikloheksanono kaj cikloheksanolo estiĝas pere de oksidiĝo de la cikloheksano.
- 2: Cikloheksanono, en la ĉeesto de kupra acetato kiel katalizilo, oksidiĝas al adipata acido.
- 3: Reakcio de la adipata acido kun amonia hidroksido:
Amonia adipato | |||
Kemia strukturo de la Amonia adipato | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 3385-41-9 | ||
ChemSpider kodo | 146777 | ||
PubChem-kodo | 167786 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 180.20 g mol−1 | ||
Smiles | N.N.OC(=O) CCCCC(=O)O | ||
Nutroaldonaĵo | E359 | ||
Bolpunkto | 338.50[1] | ||
Ekflama temperaturo | 172,70 °C (343 ℉) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H400 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P273, P280, P302+352, P321, P332+313, P362, P391, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |