Amura leopardo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Amura leopardo (Panthera pardus orientalis) estas subspecio de leopardo indiĝena de Ĉemara Regiono de sudorienta Rusio kaj de la provinco Jilin de nordorienta Ĉinio, kaj estas klasita kiel Draste Endanĝerita ekde 1996 fare de IUCN. Nur 14–20 plenkreskuloj kaj 5–6 junuloj estis kalkulitaj en censo de 2007, kun totalo de 19–26 Amuraj leopardoj ekzistantaj en naturo.[1]
La Amura leopardo estas konata ankaŭ kiel Malproksimorienta leopardo aŭ Fororienta leopardo, spite la evidenta eŭrocentrismo de ambaŭ nomigoj.