La ordinara pulsatilo (Pulsatilla vulgaris, sinonimo kiam ĝi estas rigardata kiel subspecio: Pulsatilla vulgaris subsp. vulgaris), estas plantspecio en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi hejmiĝas en okcident- kaj Mezeŭropo.
ordinara pulsatilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pulsatilla vulgaris (ordinara pulsatilo) MILL. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Priskribo
Habitato kaj folio
La ordinara pulsatilo estas multjara, herba planto, kun kreskoalto de ĝis 15 centimetroj, dum la fruktmaturiĝo ĝis 40 centimetroj. Ĝi estas profundradikulo kaj enpenetras la teron por pli ol unu metro.
La folioj staras baze en rozeto kaj aperas kune kun la floroj. La foliplato estas duoble pinata kun (du ĝis ) tri ĝis kvin (ĝis ses) paroj da pinataj folietoj. La ĉefa foliplato konsistas el ĉ. 100 ĝis 150 linealaj, ofte 2 ĝis 4 (1 ĝis 6) mm larĝaj partoj, tion ĝi distingas de la granda pulsatilo, kies folioj nur konsistas el ĉ. 40 ĝis 90 linealaj-lancetaj, plej ofte 4 ĝis 7 (2 ĝis 12) mm larĝaj partoj kaj kies folioj nur elkreskas fine de la flortempo.
Floro
La floroj staras unuope ĉe la fino de la tigo. en la supra parto de la tigo troviĝas verticilo el tri reduktitaj kaj kunkreskintaj hirtharaj brakteoj. Tiu verticilo protektas la floron, ĉar mankas kaliko.
La komence klinaj floroj aperas en marto ĝis majo. La duseksaj floroj estas radiosimetriaj. La malhelflavaj stamenoj aspektas agrable kontrastive al la purpura aŭ violeta florinvolukro, kaŭzita pro antocianoj. La simpla, ne en sepaloj kaj petaloj dividita involukro plivastiĝas dum la florado pelvoforme.
Ekologio
La ordinara pulsatilo estas tipa sekplanto.
Florekologie ĝi estas inigita sonorilfloro, kiu havas multe la poleno kaj nektaro kaj ofte estas vizitata de burdoj kaj abeloj. La nektaro estas manĝata ankaŭ de formikoj, kiuj nur estas nektarrabistoj. La involukro estas hirte hara, ankaŭ por malhelpi la forvaporiĝon.
Kiel multaj florplantoj ankaŭ la ordinara pulsatilo posedas kelkajn disvastigmeĥanismojn por kreski en la ĉirkaŭo.
En la infloresko evoluiĝas el ĉiu karpelo unu nuseto kun plumvosto el la stigmo. Dum la evoluo de la frukto plilongiĝas la tigo de la floro je preskaŭ la duobla longeco. La fruktoj, nomataj plumvosta flugantoj, staras tiam super la ĉirkaŭon. Dum seka vetero la vento forblovas la semon (meteoroĥio).
Ĉe malseka vetero la fruktoj algluas al bestojn, do la planto uzas tiam la epiĥorion.
La fruktoj ankaŭ povas disvastigi „memstare“ rampante sur la tero (herpoĥrio).
La ordinara pulsatilo estas atakata de la rustofungo Coleosporium pulsatillae .[1][2]
Kromosomnombro
La kromosomnombro estas 2n = 32.[3]
Disvastigo
La ordinara pulsatilo preferas kalkhavan grundon. La planto hejmiĝas en Okcident- kaj Mezeŭropo, sed tie ĝi estas malofta specio. Ĝi kreskas nature de Francujo trans Germanujo norden ĝis Danujo kaj suda Svedujo. Izolita arealo troviĝas en meza Anglujo. En oriento ĝi troviĝas malofte en okcidenta Polujo kaj Malsupra Aŭstrio. La iama kreskejo en suda Suomujo ne plu ekzistas. Orienten de Malsupra Aŭstrio ĝis Ukrainio la ordinara pulsatilo estas anstataŭata de la granda pulsatilo (Pulsatilla grandis), kiu troviĝas en kelkaj lokoj ankaŭ en Bavario kaj Turingio.
Kreskejo
La natura vivejo de la ordinara pulsatilo estas maldensaj pinaroj kaj malgrasrazenoj, plej ofte en sunaj deklivoj sur kalkhava grundo. La specio bezonas relative altajn temperaturojn kaj tal ĝi mankas en lokoj, kiuj estas malvarmetaj dum somero. Ĝi krome tre ŝatas lumon kaj ĝi malaperas rapide ĉe trosterkado.
Sistematiko
La specionomo Pulsatilla vulgaris estis publikigita en 1768 fare de Philip Miller en The Gardeners Dictionary, oka eldono [4] .
La nomo Anemone pulsatilla estis publikigita en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 539 [5] . De la genro Anemone la genro Pulsatilla distingiĝas pro la plumvostaj nusetoj.
sur la sveda insulo Gotlando kreskas propra subspecio kun la nomo Pulsatilla vulgaris subsp. gotlandica ZÄMELIS & PAEGLE. Alia izolita subgrupo estas Pulsatilla vulgaris subsp. oenipontana, kiu kreskas ĉirkaŭ la aŭstra Insbruko).
Uzado kiel ornamplanto
El la genro pusatilo la ordinara pulsatilo estas la sola kiu estas uzata en ĝardeno. La ceteraj specioj bezonas specialajn kreskejojn, kiuj limigas ilian uzon ekster Botanikaj ĝardenoj.
Ordinara pulsatilo kiel venena planto
Ĉiuj parto de la ordinara pulsatilo estas tre venenaj. Ĝi entenas interalie protoanemonino, kiu estas eksterordinara iritanco por haŭto kaj mukozo. Jam la manipulado de la planto povas kaŭzi gravajn iritojn. enkorpigante la planton kaŭzas gravajn sanproblemojn kiel renajn inflamojn, stomakaj kaj intestaj problemoj kaj paralizo de la centra nerva sistemo. Protoanemonino transformiĝas dum sekigado al la malpli venena anemonino. La plant ankaŭ enhavas saponino, rezinoj kaj taninoj.
Toksigado pro manĝado de la planto estas kuracebla per aktivkarbo kaj stimulado de vomado. Elpumpado de la stomako, elektrolita traktsado kaj eventuale artefarita spirado estas pliaj terapieblecoj.
Uzado en la medicino
Pulsatiloj jam estis uzata en la Antikveco kiel kuracplanto.
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.