![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Anatolian_2009_pl.jpg/640px-Anatolian_2009_pl.jpg&w=640&q=50)
Anatolia gregohundo
raso de hundo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Anatolia gregohundo aŭ Anadolu çoban köpeği estas gregogarda hundo-raso tre utila por bestobredado origina en la duoninsulo Anatolio, kiu nuntempe formas plej grandan parton de nuntempa Turkio. La Anatolia gregohundo estas fortika, granda kaj tre povoforta, kun bona aŭd- kaj vidkapablo kio helpas en la protekto de la gregoj. Per sia rapidemo kaj vigleco, tiu hundo kapablas forkuri eblan predanton ege efike.[1][2] Historie, la Anatolia gregohundo estis traktita kaj kategoriigita kiel aparta raso el la simila kaj samlanda Kangala gregohundo fare de multaj hundoregistroj, sed ili estas nuntempe plej ofte konsiderataj kiel parto de la sama hundraso.[3][4][5][6][7]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Anatolian_2009_pl.jpg/640px-Anatolian_2009_pl.jpg)
Tiu hundo havas densan duoblam mantelon, larĝan, fortan kapon, bone disvolvigitan muskolajn ŝultrojn kaj longan voston kun hokecforma buklo pinte kiu estas metita alte super la dorso de la hundo kiam tiu estas alerta aŭ ekscitita.