![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Andr%25C3%25A9_Courr%25C3%25A8ges.jpg/640px-Andr%25C3%25A9_Courr%25C3%25A8ges.jpg&w=640&q=50)
André Courrèges
From Wikipedia, the free encyclopedia
André Courrèges [andʁe kuʁɛʒ] (naskiĝis la 9-an de marto 1923(nun 1923-03-09) en Pau, mortis la 7-an de januaro 2016 en Neuilly-sur-Seine) estis franca modkreanto, konata pro sia futurisma dezajno. 25-jaraĝa, post studado de civila inĝenierado, li iris al Parizo por labori en la mod-entrepreno de Jeanne Lafaurie[1]. Kelkajn monatojn poste, li iris al Balenciaga.
André Courrèges | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | André Courrèges |
Naskiĝo | 9-an de marto 1923 (1923-03-09) en Paŭo |
Morto | 7-an de januaro 2016 (2016-01-07) (92-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine |
Mortokialo | Parkinsona malsano ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | School of the Parisian Couture Union (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Coqueline Courrèges (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | grand couturier (en) ![]() entreprenisto inĝeniero piloto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.andrecourregespatrimoine.com/ |
Courrèges estis influita de moderna arĥitekturo, teĥnologio, novaj ŝtofoj, modernismo kaj futurismo en Arto kaj Dezajno. Pluraj dezajnistoj faris similan aserton, inkluzive Coco Chanel, kiu kunlaboris kaj konis multajn modernajn artistojn, kaj Mary Quant, kies kariero iamaniere paralelis tiun de Courrèges (ambaŭ Courrèges kaj Mary Quant faris postulon pri la invento de la minijupo). Courrèges puŝis siajn ideojn ĝis la ekstremo, produktante iujn el la plej distingaj dezajnoj de la 20-a jarcento.