André Cherpillod
franca lingvisto, Esperanto-verkisto (1930-) / From Wikipedia, the free encyclopedia
André CHERPILLOD [andre' ŝerpijo'] (naskiĝis la 9-an de majo 1930) estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Li estis fakinstruisto pri naturscienco en mezgrada lernejo. Li emeritiĝis en 1990 kaj loĝas en Courgenard, Francio (departemento Sarthe). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libr(et)oj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto, kaj kunlaboris ĉe multaj periodaĵoj, i.a. ĉe Franca Esperantisto, La Gazeto, La Kancerkliniko, Monato kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis La Jaro – Praktika Poŝkalendaro de Monato. De 1992 ĝis 2010 li estis membro de la Akademio de Esperanto. De 2015 li estas Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio.
André Cherpillod | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1930 (1930-05-09) (94-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | etimologo • tradukisto • esperantisto |
Li estas ankaŭ volapukologo redaktinte gramatikon de Volapuko en Esperanto kaj vortaron Esperanto-Volapuko.