Andy Warhol
usona artisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Andy Warhol, realnome: Andrew Warhola (naskiĝis la 6-an de aŭgusto, 1928 en Picburgo, mortis la 22-an de februaro, 1987 en Novjorko) estis usona popartisto, pentristo, film-faristo, eldonisto, kaj unu el la ĉefuloj de la arta movado konata kiel pop-arto.
Andy Warhol | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Andy Warhol | ||
Naskonomo | Andrew Warhola Jr. | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1928 (1928-08-06) en Picburgo | |
Morto | 22-an de februaro 1987 (1987-02-22) (58-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | kora misritmo vd | |
Tombo | St. John the Baptist Byzantine Catholic Cemetery vd | |
Religio | Byzantine Catholic vd | |
Etno | Lemkos • blankaj Usonanoj vd | |
Lingvoj | usona angla • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Carnegie Mellon • Schenley High School • Carnegie Mellon School of Art vd | |
Partio | Demokrata Partio vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Andrej Warhola vd | |
Patrino | Julia Warhola vd | |
Gefratoj | Paul Warhola • John Warhola vd | |
Amkunulo | Billy Name • John Giorno • Jed Johnson vd | |
Parencoj | James Warhola vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro • pentristo • fotisto • filmproduktoro • skulptisto • vidartisto • ĉefkameraisto • scenaristo • taglibristo • dezajnisto • grafikartisto • kinisto • gravuristo • desegnisto • ilustristo • ludartisto • instalada artisto • aŭtoro • komercisto • produktoro vd | |
Laborkampo | gravurado • pentrado • filmo • grafiko • fasonado • poparto vd | |
Aktiva en | Parizo • Picburgo • Nov-Jorko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Campbell's Soup Cans II ❦ Chelsea Girls ❦ Exploding Plastic Inevitable ❦ Marilina diptiko ❦ Shot Marilyns vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj verkoj esploras la rilaton inter arta esprimo, famulkulturo kaj reklamado tiom prospera ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj. Post sukcesa kariero kiel komerca ilustristo, Warhol iĝis fama kaj foje kontestata artisto. The Andy Warhol Museum (La Muzeo Andy Warhol) en sia naska grandurbo, Picburgo, Pensilvanio, aranĝas ampleksan permanentan kolekton de arto kaj arkivoj. Ĝi estas la plej granda muzeo en Usono dediĉita al ununura artisto.
La arto de Warhol ampleksis multajn formojn de amaskomunikilaro, inkluzive de mandesegnado, pentrado, presaĵkreado, fotarto, silkrastrumo, skulptarto, kino, kaj muziko. Li ankaŭ estis pioniro en komputil-generita arto uzante Amiga komputilojn kiuj estis lanĉitaj en 1984, du jarojn antaŭ lia morto. Li fondis Interview Magazine kaj estis la verkinto de multaj libroj, inkluzive de The Philosophy of Andy Warhol (La Filozofio de Andy Warhol) kaj Popism: La Warhol Sixties. Li administris kaj produktis la Velvet Underground, rokmuzikan grupon kiu havis fortan influon sur la evoluo de punkroka muziko. Li ankaŭ estas fama kiel samseksema viro kiu vivis malkaŝe kiel tia antaŭ la samseksema liberiga movado. Lia studio, The Factory, estis fama renkontiĝejo kiu kunigis eminentajn intelektulojn, reĝinjojn, dramistojn, boheman stratpopolon, Holivudo-famulojn, kaj riĉajn patronojn.
Warhol estis la temo de multaj retrospektivaj ekspozicioj, libroj, kaj dokumentaj filmoj kiaj I Shot Andy Warhol. Li elpensis la vaste uzitan esprimon "15 minutojn da famo". Multaj el liaj kreaĵoj estas tre kolekteblaj kaj tre valoraj. La plej alta prezo iam pagita por Warhol-pentraĵo estas 105 milionoj da usonaj dolaroj por kanvaso (1963) titolita "Silver Car Crash (Double Disaster)".[1] Artikolo en The Economist (2009) priskribis Warhol kiel la "prognozilon de la artmerkato".[2] La verkoj de Warhol inkludas kelkajn el la plej multekostaj pentraĵoj iam venditaj.