Angkor Ŭat
From Wikipedia, the free encyclopedia
Angkor Ŭat estas la plej granda kaj la malplej disfalinta templo aŭ ŭat en la regiono de Angkor en Kamboĝo. Ĝin konstruis la reĝo Surjavarman la 2-a en la 12-a jarcento. La templo servis unue al hinduismo kaj estis dediĉita al la dio Viŝnu. Poste ĝi iĝis budhisma templo. Angkor Ŭat estas la plej konata simbolo de la kmera arkitekturo. Ĝi iĝis la simbolo de Kamboĝo: oni povas vidi ĝin en la landa flago, kaj ĝi estas la plej vizitata loko en Kamboĝo.
Angkor Ŭat | |
kmere ប្រាសាទអង្គរវត្ត | |
templo | |
Templo Angkor Ŭat de komplekso Angkor | |
Oficiala nomo: ប្រាសាទអង្គរវត្ត | |
Ŝtato | Kamboĝo |
---|---|
Provinco | Siem Reap |
Urbo | Siem Reap |
Historia regiono | Kmera imperio |
Parto de | Angkor |
Arkitekturo | Kmera arkitekturo |
Situo | Angkor Ŭat |
- koordinatoj | 13° 24′ 45″ N 103° 52′ 00″ O (mapo) |
Materialo | sabloŝtono |
Estiĝo | 12-a jarcento |
Posedanto | Surjavarman la 2-a |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Angkor |
Horzono | Kamboĝo (UTC+7) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Angkor Ŭat |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1992 (#16) |
Numero | 668 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | i, ii, iii, iv |
Religio | Hinduismo |
Dediĉita al | Viŝnuo |
Religio | Budhismo |
Situo enkadre de Kamboĝo
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Angkor Wat | |
Portalo pri Hinduismo | |
La plej vizitata loko en Kamboĝo.
| |
Laŭ la kmera arkitekturo ĝi estas simbolo de la Monto Meru, kiu estas la domo de la hinduaj dioj. Ĉirkaŭita de ekstera muro (3,6 km longa) ĉeestas tri ortangulaj galerioj, unu super la alia. En la centro estas turoj. Kontraste al la aliaj temploj de Angkor, tiu templo havas frunton rigardantan al okcidento, eble ĉar tio estas la direkto al Viŝnu.
La templo estas admirata pro sia grandeco, la harmonio de ĝia arĥitekturo, kaj la beleco de ĝiaj bareliefoj. Pro tio, oni kelkfoje nomas ĝin "la oka mirindaĵo de la mondo".