Anizila akrilato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anizila akrilato aŭ p-metoksobenzila akrilato estas metoksobenzila estero de la akrilata acido, senkolora aŭ flava likvaĵo kun dolĉa gusto de anetolo uzata en kemiaj sintezoj kaj kiel ingredienco en la manĝoindustrio. Sub la formo de stelanizoleo, ĝi estas senkolora travidebla aŭ helflava likvaĵo super 20 celsiaj gradoj, tiam kiam la temperaturo falas, okazas flaka kristala precipitaĵo, kun aromo kaj dolĉa gusto de anetolo. Iomete solvebla en akvo, solvebla en etanolo, etero kaj kloroformo. Illicium anisatum apartenas la genro de Magnoliaceae. Ĝiaj fruktoj estas agregitaj fruktoj, kun oktogona formo, tiel ofte konata kiel stela anizo. Stelaniza oleo estas kompleksa komponaĵo de aroma volatila oleo, iomete viskoza. Grizblanka kolora aŭ flava iomete, dolĉa kaj pikanta gusto, kun forta aniza aromo. Je temperaturo de 10-15°C, ĝi koaguliĝas sub kirlado. Ĝia ĉefa komponanto estas trans-anetolo, enhavo kiu povas atingi 80%. Ĝi ankaŭ enhavas iom da α-pineno, limoneno, linalolo, safrolo, anizaldehido, anetolo, 4-terpineolo, Artemisia cerebrum kaj aliaj komponaĵoj. Aniza oleo estas speco de aroma oleo, kiu estas tre teknika kaj malfacile identigebla sen kemiaj instrumentoj.
Metoksobenzila akrilato | ||
Kemia formulo | ||
Anizila akrilato | ||
Anizila akrilato troveblas en la Illicium anisatum, el la familio de la Magnoliaceae. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 133208-88-5 | |
ChemSpider kodo | 307034 | |
PubChem-kodo | 346146 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ flava likvaĵo kun dolĉa gusto de anetolo[1] | |
Molmaso | 192,21448g mol−1 | |
Denseco | 1,1 g/cm−3[2] | |
Bolpunkto | 276,2°C | |
Refrakta indico | 1,5110 | |
Ekflama temperaturo | 110,6 | |
Solvebleco | Akvo:0,339 g/L Solvebla en etanolo, kloroformo kaj etero | |
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H317, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P272, P302+352, P304+340, P319, P321, P332+317, P333+313, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |