Antocerofitoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La antocerofitoj (latine Anthocerotophyta) estas unu el la tri plantaj divizioj el briofitoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Antocerofitoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Phaeoceros laevis | ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
antocero Anthoceros L. | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||
Fermi
Tiuj plantoj formas rondajn foliecajn platetojn verdajn, kies ĉeloj enhavas po unu kloroplaston, kies histoj estas nur iom diferenciĝantaj, kaj kies sporofitoj tigformaj dividiĝas en 2 laŭlongaj valvoj ĉirkaŭ la kolumelo.
Tiuj briofitoj vivas en varmaj kaj mezvarmaj regionoj sur malseka tero.
La antocerofitoj enhavas 3 ordojn, 3 familiojn, 14 genrojn kaj ĉirkaŭ 200 speciojn[1]. Ĝia tipa genro estas antocero.