Antoine de Saint-Exupéry
franca aviadisto kaj verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Antoine DE SAINT-EXUPÉRY [antŭan de sent-ekzuperi], naskiĝis la 29-an de junio 1900, mortis la 31-an de julio 1944) estas franca mondfama aviadisto kaj verkisto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Exupéry-les-Roches kaj Saint-Exupéry (Gironde). |
Antoine de Saint-Exupéry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antoine de Saint-Exupéry | |||||
Naskonomo | Antoine Jean-Baptiste Marie Roger de Saint-Exupéry | ||||
Naskiĝo | 29-an de junio 1900 (1900-06-29) en 2-a Arondismento de Liono, Rhône | ||||
Morto | 31-an de julio 1944 (1944-07-31) (44-jaraĝa) en île de Riou | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | aviadila akcidento vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Saint-Louis • Villa St. Jean International School • Notre Dame de Mongré High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Thanos and his familly vd | ||||
Patro | Jean Marc de Saint-Exupéry vd | ||||
Patrino | Marie de Saint-Exupéry vd | ||||
Gefratoj | Marie-Madeleine de Saint Exupéry • Simone de Saint-Exupéry vd | ||||
Edz(in)o | Consuelo de Saint Exupéry vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | piloto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • ĵurnalisto • ilustristo • filozofo vd | ||||
Laborkampo | beletro • kreiva kaj profesia verkado • aviado vd | ||||
Aktiva dum | 1926–1944 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nokta Flugo ❦ La Eta Princo ❦ Southern Mail ❦ Tero de Homoj ❦ Letter to a hostage ❦ Flight to Arras ❦ Citadelle vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Saint-Exupéry naskiĝis en Liono (Lyon). Li unue flugis en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en franca aerarmeo 1921–23, li laboris en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la Dua Mondmilito. Li servis kiel piloto de skoltaviadilo en franca armeo en 1939 ĝis 1940.
Post la Nazia okupado de Francio, Saint Exupéry alvenis en Usono kaj denove komencis servon en libera Franca aerarmeo kiel Majoro en 1942, ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 danke al serinumero.
Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.
Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj danke al sukceso de sia fama verko "La Eta Princo". La Eta Princo estis tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 por "Nokta flugo (Vol de Nuit)". Li ankaŭ ricevis premion de romano el la Franca Akademio en 1938 por "Tero de la homoj (Terre des Hommes)".