From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio BUERO Vallejo (Guadalajara, Hispanio), 29 de septembro de 1916- Madrido, 2000) estis unu el la plej famaj hispanaj dramaturgoj.
Antonio Buero Vallejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio Buero Vallejo | |||||
Naskonomo | Antonio Buero Vallejo | ||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1916 en Gvadalaharo | ||||
Morto | 29-an de aprilo 2000 (83-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Victoria Rodríguez (1958–2020) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | En la ardiente oscuridad ❦ Story of a staircase ❦ La Fundación vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis respublika soldado dum la intercivitana milito, kaj pro tio post ĝi li estis enkarcerita kaj vivis tiujn terurajn situaciojn de faŝisma subpremado. Li ricevis en 1949 faman nacian premion pro sia teatraĵo Historia de una escalera (Ŝtupara historio). Poste li estis unu el la plej konataj dramaturgoj en la frankisma Hispanio –eĉ la pleja-, kvankam li neniam estis proreĝimulo. Eĉ dum la ŝanĝa demokratia epoko li plue premieris teatraĵojn. Li estis ankaŭ membro de la Real Academia Española (Hispana reĝa akademio pri la hispana lingvo) ekde 1971. Premiita per la Cervantes premio en 1986.
La kerna temo estas la persona tragedio, analizita ekde socia kaj morala vidpunktoj. La ĉefaj problemoj kiuj premas homon aperas jam en liaj unuaj verkoj.
La kritikistoj klasigis tiujn teatraĵojn en simbolisma teatro, socikritika teatro kaj historiaj verkoj.
1. Simbolisma teatro. En la ardiente oscuridad (En arda malhelo) temas pri neevitebla kaj nemaskebla kontraŭstaro de realeco. Per uzado de blindo kiel simbolo, Buero priparolas la homajn malfacilojn; tio estas, neperfekto, liberecmanko por kompreni la misteron de estaĵo kaj de destino en la mondo. Homo ne estas libera, ĉar li ne povas koni la ĉirkaŭan misteron. La temo de mistero superregas ankaŭ en aliaj verkoj, ankaŭ simbolismaj: La tejedora de sueños (La revoteksistino), rekreado de la mito de Odiseo kaj Penelopo; Irene, o el tesoro (Irene aŭ la trezoro), analizo de duobligo de personeco.
2. La socia kritikismo. Tiuj verkoj analizas la hispanan socion kaj ties maljustojn, mensogojn kaj perfortojn. Apartenas al tiu grupo: Historia de una escalera (Ŝtupara historio), Las cartas boca abajo (Subenaj kartludoj) kaj El tragaluz (Luko).
Historia de una escalera, kiu atingis en 1949 la premion Lope de Vega, estas unu el la plej gravaj verkoj de la tiama teatro pro ties tragedia eco kaj pro ties denonco de la sociaj vivkondiĉoj en la epoko de antaŭ kaj post la milito. Tiu verko ŝokis pro ties realismo kaj socia enhavo. En ĝi aperas personaj nekapablaj progresi pro iliaj sociaj situacioj kaj volmanko. Elstaras la kontrasto inter du fratoj kiuj personigas la diferencoj inter la du Hispanioj kiuj ĵus intermilitis aŭ inter la du manieroj vivi la vivon ĉu egoisme ĉu solidarece.
3. Historiaj dramoj. En tiuj verkoj, Buero utiligas materialojn de pasinteco kiel spegulo kaj minejo de signifoj rilataj la estanton ne priparolindajn pro cenzuraj kialoj. Apartenas al tiu grupo Un soñador para un pueblo (Revisto por popolo), Las Meninas, El concierto de San Ovidio kaj El sueño de la razón (La racidormo).
Un soñador para un pueblo rakontas malsukceson de homo baraktanta plibonigi la vivon de popolo. La ĉefrolulo, Esquilache, devas kontraŭstari la tutan sistemon, ĉar la politika idearo kiun klopodas realigi ne estas popola. Vere la kontraŭstaro kontraŭ lian politikon ne devenas de la popolo mem sed de la kaŝita povo de altuloj kiuj profitas la malamon popolan por daŭrigi ĝui siajn privilegiojn. Fine Esquilache rezignas kaj ekziliĝas.
El concierto de San Ovidio, Parábola en tres actos premieris en 1962. Laŭ pentraĵo kiu respegulas orkesteton de blinduloj de Restadejo de Dekkvin Dudekoj de 1771, Buero konstruas historion kie floras maljusto, malmoralo kaj maleleganto. La temoj estas ekspluatado de homo farita de homo kaj lukto de homo por libereco.
El sueño de la razón (Racidormo). La teatraĵo okazas en Madrido dum 1823, dum terurigo okazata de la reĝo Ferdinando la 7a pro lia lukto kontraŭ la liberaluloj. La ĉefrolulo estas: Francisco de Goya. Per surdeco de tiu personulo -denove fizika difekto-, Buero simboligas la malkapablon de kelkuj aŭskulti la sencon de la realo. La detonación (Sonpafo, 1977) temas pri luktema verkisto Mariano José de Larra kaj liaj reformismaj klopodoj.
Inter liaj lastaj verkoj elstaras Caimán (Kaimano, 1981), Diálogo secreto (Sekreta dialogo, 1984) kaj Lázaro en el laberinto (Lazaro en la labirinto, 1986).
Liaj verkoj laŭ premieriga ordo estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.