Genro de plantoj From Wikipedia, the free encyclopedia
La arbuto (Arbutus) estas precipe holarktisa genro de minimume 14 specioj de angiospermoj en la familio de erikacoj, hejme en la mezvarmaj zonoj kun mediteranea klimato, de Okcident-Eŭropo kaj de Nordameriko.
Arbuto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbutus menziesii | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genro konsistas el arboj, arbetoj aŭ arbedoj kun ruĝe deskvamiĝanta arboŝelo kaj manĝeblaj ruĝaj beroj [1]. La frukta disvolviĝo estas prokrastita dum ĉirkaŭ kvin monatoj post polenado, tiel ke la floroj aperas samtempe kun la maturiĝantaj pasint-jaraj fruktoj [1].
Freŝdata studaĵo kiu analizis ribosoman DNA de arbuto kaj parencaj genroj sugestas ke arbuto estas parafiletika kaj ke la mediteraneaj specioj de Arbutus estas pli forte parencaj kun Arctostaphylos, Arctous, Comarostaphylis, Ornithostaphylos kaj Xylococcus ol kun la okcident-nordamerikaj specioj de arbuto, kaj ke la apartigo inter la du grupoj okazis je la limo inter la Paleogeno kaj la Neogeno [2].
Arbutaj specioj estas uzataj kiel nutraĵaj plantoj de iuj lepidopteraj specioj inkluzive de Pavonia pavonia.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.