Areosistilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Areosistilo (Gr. αραιος, "mallarĝe", kaj συστυλος, "kun apudaj kolonoj"), estas arkitektura termino aplikita al kolonaro, en kiu la interkolonejo estas alterne larĝa kaj mallarĝa, kiel ĉe la okcidenta fasado de la Katedralo Sankta Paŭlo (Londono) kaj ĉe la orienta fasado de Luvro fare de Claude Perrault.[1]
Laŭ Francisko Azorín Areosistilo estas Kolonaro, elpensita de la franca arkitekto Klaŭdio Perrolt, kies interkolonaraj spacoj distancas alterne 2 ĝis 4 moduloj kaj 8 aŭ pli.[2]