![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/Loire-Atlantique_-_Saint-Nazaire_arrondissement.svg/langeo-640px-Loire-Atlantique_-_Saint-Nazaire_arrondissement.svg.png&w=640&q=50)
Arondismento Saint-Nazaire
arondismento de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Saint-Nazaire (france arrondissement de Saint-Nazaire, prononco [aʁɔ̃dismˈɑ̃ də sɛ̃-nazˈɛʁ], bretone arondisamant Sant-Nazer) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Loire-Atlantique [lwaʁ atlɑ̃tik] aŭ Atlantika Luaro (bretone Liger-Atlantel) kaj en la regiono Luarlandoj aŭ Luarlandio[1] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ], bretone Broioù al Liger), sed historie apartenas al Bretonio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Saint-Nazaire. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 345 185 personoj sur areo de 1 758 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 196 loĝantoj/km².
Arondismento Saint-Nazaire | |
france: Arrondissement de Saint-Nazaire bretone: arondisamant Sant-Nazer | |
Administra unuo | |
Mapo de Loire-Atlantique - la arondismenta areo en ruĝa koloro | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Departemento | ![]() |
Ĉefurbo | Saint-Nazaire |
Areo | 1 758 km² (175 800 ha) |
Loĝantaro | 345 185 (2021) |
Denseco | 196 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 443 |
Komunumoj | 55 |
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 9 kantonoj.