Asama lingvo
orient-hind-arja lingvo, parolata en Asamio, Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asama Lingvo (অসমীয়া Ôxômiya IFA:[ɔxɔmija]) estas lingvo parolata en la ŝtato Asamo en nordorienta Barato. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Asamo. Ĝi estas parolata en partoj de Arunaĉal-Pradeŝo kaj aliaj nordorientaj barataj ŝtatoj. Malgrandaj poŝoj de asamaj parolantoj troveblas en Butano (lando) kaj Bangladeŝo. La plej orienta el la lingvoj de la hindeŭropa lingvaro, ĝi estas parolata de pli ol 13 milionoj da homoj.[1]
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, bengala-asama lingvaro ...
Asama lingvo | |||
অসমীয়া Ôxômiya | |||
natura lingvo • moderna lingvo | |||
---|---|---|---|
bengala-asama lingvaro | |||
Parolata en | Barato, Bangladeŝo, Butano (lando) | ||
Regiono | Asamo | ||
Parolantoj | 15 300 000 (13,079,696 en 1 991)[1] | ||
Rango | 52 | ||
Skribo | Asama skribsistemo | ||
Lingvistika klasifiko | |||
Hindeŭropa lingvaro
| |||
Lingvaj kodoj | |||
Lingvaj kodoj | |||
ISO 639-1 | as | ||
ISO 639-2 | asm | ||
ISO 639-3 | asm | ||
Glottolog | assa1263 | ||
Angla nomo | Assamese | ||
Franca nomo | assamais | ||
Noto |
Noto: Ĉi tiu artikolo eble entenas fonetikajn simbolojn de la IFA en Unikodo. Vidu la prononcan ŝlosilon en artikolo pri la IFA. | ||
Fermi
La nomo "asama" baziĝas sur la vorto "Asamo" per kiu la areo konsistanta el la Brahmaputra valo estas nomata. La lokaj homoj nomas sian ŝtaton Ôxôm kaj sian lingvon Ôxômiya.