From Wikipedia, the free encyclopedia
Asztrik Várszegi [astrik vArsegi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Várszegi Asztrik estas hungara monaĥo, episkopo ĉefabato, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina persona nomo estis Imre ĝis la monaĥiĝo.
Asztrik Várszegi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Várszegi Imre |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1946 (78-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Berzsenyi Dániel Evangélikus (Líceum) Gimnázium, Kollégium és Szakképző Iskola (en) (–1964) St. Gerard Bible College (en) (–1971) Universitato Eötvös Loránd (–1976) |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1989–) katolika sacerdoto (1971–) |
Asztrik Várszegi[1][2] naskiĝis la 26-an de januaro 1946 en Sopron.
Asztrik Várszegi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1964, poste li aliĝis al la benediktanoj en Pannonhalma, kie li akiris teologian diplomon en la sama loko en 1971. Post la diplomo li instruis 2 jarojn, krome li iĝis ankaŭ diakono, en la sekva jaro pastro. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976, poste ĝis 1988 li instruis kaj en gimnazio kaj en altlernejo en Pannonhalma. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997 kaj li episkopiĝis en 1989, same en 1989 li estis rektoro de Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia. Inter 1991–2018 li estis ĉefabato de Pannonhalma, poste li emeritiĝis, tamen li instruis ekde 2000 en la Teologia Monaĥa Altlernejo. Li ricevis premiojn inter 1997-2022.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.