Atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a – evento, kiu okazis la 13-an de majo 1981, dum ĝenerala aŭdienco sur Placo Sankta Petro en Romo je la 17:19.
Johano Paŭlo la 2-a estis pafigita de turka atencinto Mehmet Ali Ağca en la ventron kaj manon. Kiel konstatis enketistoj, momenton pli frue li celis al lia kapo. La papo tiam kliniĝis al eta knabineto Sara Bartoli kaj prenis ŝin en la manojn. La atencinto prokrastis la pafon verŝajne pro tio, ke la knabineto, kiun li tenis surmane, iom kovris lin, kio malebligis la precizan pafon. Vundita papo faletis en la brakojn de staranta malantaŭ li sekretario Stanisław Dziwisz. Gardantaro transveturigis la papon al malsanulejo Gemelli, kie oni lin operaciis dum 6 horoj. Al la plena sano li tamen neniam revenis. Johano Paŭlo la 2-a kredis, ke sian savon ŝuldis ne nur al bonŝanco. Tion li esprimis per la vortoj:
Unu mano pafis, la alia direktis la kuglon.
Kredantoj ekvidis certan interligitecon. La atenco okazis la 13-an de majo, simile al unua revelacio de Dipatrino en Fátima en 1917. La papo en la malsanulejo estis kuracata dum 22 tagoj. Poste plurfoje suferis pro diversaj malkomfortaĵoj sekvantaj la pripafon.
Post la atenco ĉirkaŭantaro de la papo enkondukis specialajn rimedojn de sekureco (interalie papamobilo adekvate kirasita).
La 3-an de aprilo 2006 pola akuzisto de Instituto pri Nacia Memoro en Katowice pro pola civitaneco de la papo komencis enketon pri la atenco, kiu estis preparata jam du jarojn antaŭe. Oni konstatis ekziston de du krimasocioj. Tasko de la unua estis mortigo per pafo al la kapo (almenaŭ du kaŝpafistoj), tasko de la dua estis forviŝo de spuroj). Krome, ke la atencinto Mehmet Ali Ağca ne estis frenezulo.