Aŭstralazia ekozono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŭstralazia ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi geografie kongruas kun Aŭstralazio. Tamen, ambaŭ nocioj ne estas sinonimoj el ĉiuj vidpunktoj. La ekozono ampleksas Aŭstralion, la insulon de Novgvineo (inkluzive de Papuo-Novgvineo kaj la indonezia provinco de Papuo), kaj la orienta parto de la indonezia arkipelago , enhavante la insulon de Sulaveso, Molukojn (la indoneziaj provincoj Nord-Molukoj kaj Sud-Molukoj) kaj la insulojn de Lomboko, Sumbawa, Sumbo, Floreso kaj Timoro, ofte konatajn kiel Malgrandaj Sundaj Insuloj. La aŭstralazia ekozono ankaŭ enfermas plurajn pacifikajn insularojn, inkluzive de Bismarkoj, Vanuatuo, Salomonoj, kaj Novkaledonio. Novzelando kaj siaj apudaj insuloj konstituas apartan ekoprovincon (aŭ biolandon) de la aŭstralazia ekozono. La resto de Indonezio troviĝas en la orientalisa ekozono.
Aŭstralazia ekozono | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono [+] | |||
Koordinatoj | 30° 0′ 0″ S, 140° 0′ 0″ O (mapo)-30140 [+] | ||
Aŭstralazia ekozono | |||
Vikimedia Komunejo: Australasia [+] | |||