Ekozono kiu ampleksas sud-orientan Azion From Wikipedia, the free encyclopedia
La orientaliso [1], orientalisa ekozono aŭ hindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [2].
Orientaliso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono [+] | |||
Koordinatoj | 7° 0′ 0″ N, 97° 0′ 0″ O (mapo)797 [+] | ||
Orientaliso | |||
Vikimedia Komunejo: Indomalaya [+] | |||
La orientalisa ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la orientalisan de la aŭstralazia ekozono. La orientalisa ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.
Origine la plimulto de la orientalisa ekozono estis arbarkovrata, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la orientalisa ekozono estas superregataj de arboj el la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae).
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la orientalisan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano kaj Srilanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden drivanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma palearktiso.
La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive de Birmo, Tajujo, Laoso, Vjetnamujo, kaj Kamboĝo, kaj la subtropikaj arbaroj de suda Ĉinujo.
Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.
La flaŭro de la orientalisa ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma, kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Novgvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.
Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.
La Orientalisa ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj | Kamboĝo, Laoso, Tajlando, Vjetnamio |
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj | Barato |
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir | Barato |
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj | Barato |
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj | Butano, Barato, Nepalo |
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj | Birmo |
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj | Barato, Nepalo, Pakistano |
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
IM0701 Terajaj-duaraj savanoj kaj herbejoj | Barato, Butano, Nepalo |
Orientalisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
---|---|
IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch | Barato, Pakistano |
Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj | Barato, Srilanko |
IM1302 : Tar-Dezerto | Barato, Pakistano |
IM1304 : Indus-vala dezerto | Pakistano |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.