Bando de Bonnot
franca krimofara anarkiisma grupo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bando de Bonnot (La Bande à Bonnot) estis franca krimofara anarkiisma grupo kiu funkciis en Francio kaj Belgio dum la Belle Époque, el 1911 al 1912. Komponita de individuoj kiuj identiĝis kun la ĵus aperinta kontraŭleĝisma milieu (mafio), tiu bando uzis elrompan teknologion (kiaj aŭtomobiloj kaj ripetaj fusiloj) ne ankoraŭ disponeblaj por la franca polico.
Bando de Bonnot | |||||
---|---|---|---|---|---|
bando porkrima organizaĵo | |||||
Komenco | 1911 vd | ||||
Fino | 1912 vd | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Ideologio | |||||
| |||||
| |||||
Origine aluditaj de la gazetaro kiel simple "La Aŭtobanditoj", la bando estis renomita "La Bando de Bonnot" post kiam Jules Bonnot faris intervjuon ĉe la oficejo de Le Petit Parisien, nome populara ĉiutaga ĵurnalo. La konstatita elstareco de Bonnot ene de la grupo estis poste plifortigita pro sia memorinda morto dum interpafado kun la franca polico en Choisy-le-Roi.
Ties historio estis adaptita en kino en 1969.[1] Ĝi aperis ankaŭ en la populara televidserio de la 70-aj jaroj nome Les Brigades du Tigre kun Clovis Cornillac kaj Diane Kruger kaj ties kinadaptaĵo farita en 2005 kun Jacques Gamblin kiel Jules Bonnot.