specio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barata pavo (Pavo cristatus), ankaŭ nomata Hindia pavo, Hinduja pavo, Hinda pavo, Ordinara pavo aŭ Blua pavo, estas specio de birdo apartenanta al la genro Pavo de la familio de Fazanedoj. Ĝi originas de la hinda subkontinento kaj estas la nacia birdo de Barato.
Barata pavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Memmontranta masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pavo cristatus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas granda kaj brilkolora birdo indiĝena de Suda Azio, sed enmetita kaj duonsovaĝigita en multaj aliaj partoj de la mondo. La masklo estas ĉefe blua kun ventumilforna kresto de kulerpintaj plumoj kaj estas konata pro la longa “vosto” formata de longaj supravostaj kovrilplumoj kiuj montras kolorajn okulmakulojn. Tiuj rigidaj kaj longaj plumoj estas levataj kiel ventumilo kaj agitataj dum memmontra ceremonio por pariĝado. La ino ne havas tiun voston, havas verdecan kolon kaj pli senkoloran brunecan plumaron.
La Barata pavo estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj ĝi ankoraŭ portas sian originan nomon de Pavo cristatus.[1] La latina genra nomo Pavo kaj similaj nacilingvaj nomoj ŝajne estas origine onomatopeoj de la kutima alvoko de la birdo. La specinomo cristatus aludas al la kresto.[2]
Simile la nomo uzeblas en multaj lingvoj por aludi personojn kiuj fanfaronas tiel kiel la pavo per montrado de ŝajna “vosto”. Chaucer (1343–1400) uzis la vorton por aludi al fiera kaj fanfarona persono en sia komparo "proud a pekok" (fiera kiel pavo) en Troilus and Criseyde (Libro I, linio 210).[3]
La greka vorto por pavo estas taos kaj ŝajne rilatas al la persa "tavus" (kiel ĉe Takht-i-Tâvus por la fama Pavotrono[4]). La hebrea vorto tuki (plurale tukkijim) ŝajne devenas el tamila tokei sed foje estis rilatita al la egipta tekh.[5][6]
Virseksaj barataj pavoj estas grandaj birdoj mezaveraĝe longaj 107 cm (el beko al vosto el 100 al 115 cm) aŭ 2,2 m (195 al 225 cm), se kalkulante la voston, kaj pezas ĉ. 5 kg (4–6 kg). Inseksaj barataj pavoj estas pli malgrandaj mezaveraĝe longaj 86 al 95 cm kaj pezas mezaveraĝe ĉ. 3,4 kg (2.75–4 kg). Ties grando, koloro kaj krestoformo faras ilin nekonfuzeblaj ene de sia indiĝena distribua teritorio.
La plumaro de la virseksuloj estas irize blu-verda, kun la superaj kvazaŭvostaj plumoj ĉ. 1 m pli longaj ol la aliaj. Tiuj plumoj havas flavajn okulformajn makulojn kaj malfermiĝas ventumilforme por logi inseksulojn al kopulacio.
Pli precize la masklo estas metalecblua en krono, kun kapoplumoj mallongaj kaj buklaj. La ventumilforma kresto en kapo estas farata el plumoj kun nudaj nigraj stangoj kaj pinte per ruĝecverda reteco. Blanka strio superokula kaj kreskalunforma blanka makulo subokula estas formata de nuda blanka haŭtaĵo. La kapoflankoj havas irizecajn verdecbluajn plumojn. La dorso havas skvamecajn bronzverdecajn plumojn kun nigraj kaj kuprokoloraj markoj. Ŝultroj kaj flugiloj estas sablokoloraj kun nigra strieco, la unuarangaj estas brunaj kaj la duarangaj estas nigraj. La vosto estas malhelbruna kaj la montrebla falsa "vosto" estas komponata de longaj supraj vostokovriloj (pli da 200 plumoj, dum la vera vosto havas nur 20 plumojn) kaj preskaŭ ĉiuj el tiuj plumoj finas per prilaborita okulforma makulo. Kelkaj el la eksteraj plumoj ne havas la okulmakulon kaj finas per kreskalunforma nigra pinto. La suba vosto estas brile malhelverda nuance al nigreca subvoste. La femuroj estas sablokoloraj. La masklo havas spronon super la malantaŭa fringo.[7][8]
La inoj havas plumaron pale verdetan, grizan kaj irize bluan, regantan la du unuaj. Dum la kopulacia epoko pavinoj facile distingiĝas el la virpavoj pro la mallongo de siaj supraj plumoj. Ekster la reprodukta sezono ili distingiĝas ankaŭ pro la koloro de la kola plumaro, kiu estas verda, dum tiu de la virpavoj estas blua.
Pli precize la plenkreska pavino havas ruĝecbrunan kapon kun kresto kiel ĉe la masklo, sed la brunaj pintoj bordas verde. La supra korpo estas bruneca kun pli pala makuleteco. La unuarangaj, duarangaj kaj vosto estas malhelbrunaj. La suba kolo estas metalecverda kaj la brustoplumoj estas malhelbrunaj brile al verda. La resto de la subaj partoj estas blankeca.[7] Lanugaj junuloj estas pale sablokoloraj kun malhelbruna marko en nuko konekte kun la okuloj.[9] Junaj maskloj ŝajnas kiel inoj sed ties flugiloj estas brunaj.[9][10]
La supraj plumoj de la virpavoj uzataj por logi pavinojn estas ekzemplo de seksa duformismo. Kvankam ordinare oni nomas ilin vosto, ili fakte estas nur superaj korpaj plumoj. La virpava vosto mem estas tia, kia la pavina, kaŝtankolora kaj mallonga.
La plej komunaj alvokoj de la birdoj estis laŭtaj krioj priskribitaj kiel pia-oŭ aŭ mej-aŭ. La ofteco de la alvokoj pliiĝas antaŭ la epoko de la Musono sed ili povas ankaŭ esti elsenditaj pro alarmo aŭ kiam ili estas ĝenataj de laŭtaj bruoj. En arbaroj ties alvokoj ofte indikas la eston de predanto kia tigro.[7][10] Ili faras ankaŭ multajn aliajn alvokojn kiaj rapida serio de ka-aan..ka-aan aŭ rapida kok-kok.[10][11]
Estas kelkaj kolormutacioj de la Barata pavo. Tiuj tre rare okazas en naturo, sed selekta bredado faris ilin komunaj en kaptiveco. La Nigraŝultra aŭ Japana mutacio estis dekomence konsiderata kiel subspecio P. c. nigripennis, kaj estis interesa temo dum la epoko de Darvino. Ĉe tiu mutacio la masklo estas melanista kun nigraj flugiloj dum la ino estas ĉefe leŭkista kun okrecaj kaj nigraj markoj.[9] Ĝi estas tamen nur kazo de genetika variado ene de la populacio. Aliaj variaĵoj inkludas la punktecan kaj blankan formojn, ĉiuj el kiuj estas rezulto de alela variaĵo je specifaj lokoj.[12][13]
La Barata pavo estas specio de loĝantaj birdoj en la Hinda subkontinento kaj krome troviĝas en la plej sekaj areoj de malaltaj teroj de Srilanko. En Suda Azio ĝi troviĝas ĉefe sub altitudo de 1800 m kaj en raraj kazoj ĉe 2000 m.[14] Ĝi troviĝas en humidaj kaj sekaj deciduaj arbaroj, sed povas adaptiĝi al vivo en kultivataj regionoj kaj ĉe homaj setlejoj kaj troviĝas kutime kie akvo estas disponebla. En multaj partoj de norda Barato ili estas protektitaj pro religia sento kaj manĝas restaĵojn ĉe vilaĝoj kaj urboj. Kelkaj sugestis, ke la pavo estis enmetita en Eŭropo fare de Aleksandro la Granda,[15] dum aliaj sugestis, ke la birdo atingis Atenon je 450 a.K. kaj povus esti enmetita eĉ antaŭe.[16] De tiam tiu orientalisa birdo estis enmetita en multaj aliaj partoj de la mondo kaj iĝis sovaĝigita en kelkaj areoj.[10]
Pavoj estas konataj pro la masklaj spektaklaj ceremoniaj plumoj kiuj, spite esti veraj dorsoplumoj, estas konsiderataj kiel vosto. Tiu "vosto" estas fakte formata de enorme longaj supraj vostokovriloj. La propra vosto estas bruna kaj mallonga kiel ĉe la pavino. La koloroj rezultas el la mikrostrukturo de la plumoj kaj de la rezulta optika fenomeno.[17] La longaj vostokovriloj (kaj tarsaj spronoj) de la masklo disvolviĝas nur post la dua vivojaro. Komplete disvolviĝaj vostokovriloj troviĝas ĉe birdoj pli maljunaj ol kvar jaroj. En norda Barato tiuj ekdisvolviĝas ĉiun februaron kaj plumoŝanĝo okazas fine de aŭgusto.[18] La ŝanĝo de flugoplumoj povas iam ajn okazi dum la jaro.[19]
Oni supozas, ke la ornamaj vostokovriloj estas rezulto de la seksa selekto fare de inoj ĉar maskloj levas la vostokovrilojn kiel ventumilo kaj agitas ilin kiel parto de la memmontra ceremonio. Multaj studoj sugestis, ke la kvalito de la “vosto” estas malavantaĝa principo de la sankondiĉoj de maskloj kaj ke pavinoj selektas masklojn surbaze de ties plumaro. Pli ĵusaj studoj tamen sugestas, ke aliaj ŝlosiloj povus implici en partnera selektado fare de pavinoj.[20][21]
Ili troviĝas ĉefe surgrunde en malferma arbaro aŭ kultivejo kie ili manĝas en malgrandaj grupoj (1 pavo kun po 3 al 5 inoj) berojn, grenon sed ankaŭ predas serpentojn, lacertojn kaj malgrandajn rodulojn. Ties laŭtaj kaj kriecaj alvokoj helpas ties detektadon, kaj en arbaraj areoj, ofte indikas la ekziston de predanto kia tigro. Ili manĝas surgrunde, moviĝante en malgrandaj grupoj kaj kutime klopodas fuĝi kure perpiede inter subkreskaĵaro kaj eviti flugadon. Tamen ili flugas alte al arboj por ripozi.[10]
Post la reprodukta sezono la grupoj tendencas formiĝi nur de inoj kaj junuloj. Ili troviĝas malferme matene kaj tendencas resti ŝirme dum la taga varmo. Ili emas polvobanadon kaj krepuske la grupo piediras linie al preferata akvejo por trinki.
Pavoj elsendas laŭtajn alvokojn ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili povas alvoki nokte pro alarmo kaj najbaraj birdoj povas alvoki per responda serio. Oni identigis preskaŭ sep diferencajn alvokajn variantojn ĉe pavoj krom ses alarmalvokoj kiuj estas komune produktitaj de ambaŭ seksoj.[22]
Pavoj ripozas en grupoj nokte en altaj arboj sed povas foje uzi rokojn, konstruaĵojn aŭ elektrajn turojn. Ĉe Gir-Arbaro, ili elektas altajn arbojn ĉe deklivaj riverbordoj.[23][24] Birdoj alvenas krepuske kaj alvokas ofte antaŭ supreniri ĉe ripozejo.[25] Pro tiu kongregokutimo ripozeje, multaj populacistudioj estis farataj je tiuj lokoj. La populacistrukturo ne estas bone komprenata: en studo de norda Barato (Jodhpur) la nombro de maskloj estis 170-210 por 100 inoj sed studo pri krepuskaj kalkuladoj ĉe ripozejoj en suda Barato (Injar) sugestis proporcion de po 47 maskloj por 100 inoj.[11]
La virpavoj ne helpas en la zorgo pri la ovoj kaj havas eĉ ses pavinojn porfoje.
Pavoj estas poligamiuloj, kaj la reprodukta sezono estas etenda sed ŝajne dependas el pluvoj. Kelkaj maskloj povas kuniĝi ĉe masklarejoj kaj tiuj maskloj estas ofte proksime rilataj.[26] Maskloj ĉe masklejoj ŝajne pluhavas malgrandajn teritoriojn proksime unu de alia kaj ili permesas inojn viziti ilin kaj ne klopodas pluteni inaron. Inoj ŝajne ne favoras specifajn masklojn.[27]
Maskloj ceremonie memmontriĝas per levado de la supraj vostokovriloj kiel arkeca ventumilo. La flugiloj estas tenataj duonfermaj kaj suben kaj ili de tempo al tempo agitas tremble la longajn plumojn produktante aspran sonon. La virpavo fruntas la inon dekomence kaj pavofieras kaj saltetas kaj foje turniĝas por montri la voston.[10] Maskloj povas ankaŭ senmoviĝi super manĝo por inviti inon kiel formo de ceremonia manĝo.[28] Maskloj povas foje ceremonii eĉ dum foresto de inoj. Kiam masklo estas memmontrante, inoj ŝajne ne montras intereson kaj kutime plumanĝas.[11]
La centra reprodukta sezono en suda Barato estas aprilo al majo, januaro al marto en Srilanko kaj junio en norda Barato. La nesto estas neprofunda skrapaĵo engrunda kovrita per folioj, bastonetoj kaj aliaj restaĵoj. Nestoj estas foje situaj ĉe konstruaĵoj[29] kaj iam oni konstatis ke ili uzis neuzatajn nestoplatformojn de la Bengala grifo. La pavinoj demetas 4 ĝis 8 sablokolorajn al blankecajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 28 tagoj fare nur de la ino. La pavaj ovoj estas hele kaŝtankoloraj kaj estas demetataj po unu ovo en tago, ofte vespere. La idoj estas nidifugaj kaj sekvas la patrinon post eloviĝo.[7] Lanugaj junuloj povas foje grimpi sur la patrinaj dorsoj kaj la ino povas alporti ilin fluge al sekura arbobranĉo.[30] Oni konstatis iam malkutiman ekzemplon de masklo kovanta ovaron.[10][31]
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Pavoj estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas semojn, berojn, insektojn, fruktojn, malgrandajn mamulojn kaj reptiliojn. Ili manĝas malgrandajn serpentojn sed restas distance el la pli grandaj.[32] En la arbaroj Gir de Gujarato granda procentaĵo de ties manĝo estas falitaj beroj de Zizyphus.[33] Ĉe kultivataj areoj, pavoj manĝas ampleksan gamon de produktoj kia arakidoj, tomatoj, rizo, kaj eĉ bananoj.[11] Ĉe homaj setlejoj ili manĝas varion de restaĵoj eĉ homajn fekaĵojn.[10]
Plenkreskaj pavoj povas eviti kutime grundopredantojn per flugo al arboj. Leopardoj kapablas kapti ilin tamen kaj en kelkaj areoj kiaj la arbaroj Gir pavoj estas komunaj predoj.[24] Grupa manĝado havigas iom da sekureco ĉar estas multaj rigardantaj okuloj kontraŭ predantoj.[34] Ili estas foje ĉasataj de grandaj rabobirdoj kiaj la Ŝanĝebla spizaeto kaj la Bengala gufo.[35][36] Idoj estas facilaj predoj. Plenkreskuloj loĝantaj ĉe homaj setlejoj estas foje ĉasataj de hejmaj hundoj aŭ de homoj en kelkaj areoj (suda Tamil Nadu) por popolaj kuraciloj rilate "pava oleo".[11]
Ĉe kaptiveco oni scias ke tiuj birdoj vivis ĝis 23 jaroj, sed oni ĉirkaŭkalkulas, ke ili vivas nur ĉirkaŭ 15 jaroj en naturo.[37]
La Barata pavo estas amplekse distribuata en naturo ĉe Suda Azio kaj protektata kaj de kulturo en multaj areoj kaj de leĝo en Barato. Konservo kalkuloj de la populacio supozas ke estas iom pli da 100,000.[38] Kontraŭleĝa kaptado por viando tamen pluas kaj malpliiĝo okazas ŝajne nur en partoj de Barato.[39]
Kruciĝo inter masklo de Verda pavo, Pavo muticus kaj pavino produktas stabilan hibridon nome "spalding", laŭ Mrs. Keith Spalding, birdoŝatanto de Kalifornio.[40] Povas esti problemo se oni liberigas en naturo birdojn de nekonata pedigro, ĉar la vivebloj de tiaj hibridoj kaj ties idaro estas ofte malpligranda.
Ŝtelĉasado de pavoj por viando, plumoj kaj akcidenta venenigo per manĝo de pesticidtraktitaj semoj estas konataj minacoj por naturaj birdoj.[41] Oni disvolvigis metodojn por identigi ĉu la plumoj estis plukitaj aŭ estis nature ŝanĝitaj, ĉar la barata leĝaro permesas la kolektadon de plumoj se ili estis ŝanĝitaj.[42]
En partoj de Barato la birdoj povus esti ĝenado por agrikulturo ĉar ili damaĝas la rikoltojn.[10] Ili povas ankaŭ iĝi problemo en ĝardenoj kaj hejmoj kie ili damaĝas plantojn, atakas siajn reflektojn rompante vitrojn kaj spegulojn, ripozas kaj skrapas aŭtojn aŭ lasas siajn fekaĵojn. Multaj urboj kie ili estis enmetitaj kaj iĝis sovaĝaj havas pavokontrolajn programojn. Tiuj inkludas eduki civitanojn kiel eviti ke la birdoj kaŭzu damaĝon per humana tratado de la birdoj.[43][44][45]
Elstare en multaj kulturoj, la pavo estis uzata en nombraj bildaj reprezentaĵoj, inklude elekton por nacia birdo de Barato en 1963.[10] La pavo ĝuis fabelan lokon en Barato ĉar ĝi estis ofte reprezentata en templa arto, mitologio, poezio, folklora muziko kaj tradicioj.[46] Multaj Hinduaj deaĵoj asocias kun la birdo, Kriŝno estas ofte bildita kun plumo en sia kapo, dum adorantoj de Ŝivo asocias la birdon kiel ĉevalo de la Dio de milito, Karthikeja (konata ankaŭ kiel Skanda aŭ Murugan). En Budhisma filozofio, la pavo reprezentas saĝon.[47] Pavoplumoj estas uzataj en multaj ceremonioj kaj ornamaĵoj. Pavaj bildoj estas disvastigataj en barata templa arkitekturo, malnova moneraro, tolaĵoj kaj plu estas uzata en multaj modernaj artaĵoj kaj ilaĵoj.[16]
En greka mitologio la origino de la pava plumaro estas eksplikata laŭ la rakonto de Juno kaj Arguso.[40] La ĉefa figuro de la Kurda religio de la Jezidoj, Melek-Taŭso, estas plej komune reprezentata kiel pavo.[48][49] Pava bildoj estas amplekse uzataj eĉ hodiaŭ kiel markemblemo de la usona televidkanalo NBC kaj de la Sri Lankan Airlines.
Tiuj birdoj estis ofte tenitaj en bestaroj kaj kiel ornamo en grandaj ĝardenoj kaj bienoj. Referenco en la Biblio mencias pavon apartenantan al reĝo Salomono (I Reĝoj, ĉap X 22 kaj 23). En mezepoko, ĉevaliroj en Eŭropo prenis "pavovoton" kaj ornamis siajn helmojn per ties plumoj. Plumoj estis enterigitaj kun vikingaj militistoj[50] kaj oni diris, ke la viando de tiu birdo kuracas serpentan venenon kaj multajn aliajn malsanojn. Oni dokumentis nombrajn uzojn en Ajurvedo. Oni diras, ke pavoj havas areon senserpentan.[51]
La koloroj de la pavo kaj la kontrasto kun la multe pli senkolora pavino estis pensigilo por fruaj pensantoj. Charles Darwin skribis al Asa Gray ke "sight of a feather in a peacock’s tail, whenever I gaze at it, makes me sick!" (vido de plumo de pava vosto, kiam mi rigardas ĝin, malsanigas min) ĉar li malsukcesis vidi adaptan avantaĝon por la rimarkinda vosto kiu ŝajnas nur balasto. Darwin klopodis disvolvigi duan principon de "seksa selekto" por solvi la problemon. La usona artisto Abbott Handerson Thayer klopodis montri el sia propra imago la valoro de la okulmakuloj en kamuflado en pentraĵo de 1907.[52] Nur en la 1970-aj jaroj tiu ŝajna kontraŭdiro estis solvita baze sur evoluo de la malavantaĝa principo de Amotz Zahavi, kvankam la vera mekanismo povus esti malpli simpla ol ĝi ŝajnas – la kosto pliiĝas eble pro la fakto ke la hormonoj kiuj plibonigas la plumodisvolvon malpliiĝas la imunan sistemon.[53][54]
En Anglo-Hinda uzado de la 1850-aj jaroj, “pavi” signifis fari viziton al sinjorinoj kaj sinjoroj matene. En la 1890-aj jaroj, la termino "peacocking" (virpavi) en Aŭstralio aludis al la praktiko de aĉetado de la plej bonkvalitaj terenoj ("picking the eyes", pluki okulojn) dum la ĉirkaŭa tereno estas senvalora.[55] La angla vorto "peacock" (virpavo) uziĝas por priskribi viron kiu ege fieras aŭ atentas al sia vesto.[56] Simile okazas en aliaj lingvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.