Batalo de Maktano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Maktano (en cebua Gubat sa Mactan; en filipina Labanan sa Mactan; en hispana: Batalla de Mactán) okazis en Filipinoj la 27an de aprilo 1521, antaŭ la hispana koloniigo. La militistoj de Lapu-Lapu, nome indiĝena estro de la insulo Mactan (Maktano), venkis super la hispanaj fortoj estritaj de la komandanto Ferdinando Magelano, kiu estis mortigita dum la batalo.