Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Mazara del Vallo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto de Mazara del Vallo konstruiĝis en 1093 de Roĝero la 1-a, post voto farita dum batalo en 1072 kontraŭ saracenoj[3].
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto | |||
---|---|---|---|
katedralo • malgranda baziliko | |||
Informaro | |||
Eklezio: | Romkatolika | ||
Komunumo: | Mazara del Vallo | ||
Diocezo: | Episkopujo de Mazara del Vallo | ||
Konsekro: | 1093 | ||
Titolo: | baziliko katedralo | ||
Konstruado: | 1086-1093 (rekonstr. 1690-1694[1][2]) | ||
Arkitekturisto: | nekonita Pietro Castro (rekonstr.) | ||
Arkitektura tipo: | katedralo | ||
Stilo: | sicila baroko | ||
Geografia situo | 37° 39′ 4″ N, 12° 35′ 25″ O (mapo)37.6511111112.59036111 f1 | ||
| |||
| |||
Ŝtato: | Italio | ||
Ĉirkaŭ la fino de la 17-a jarcento ĝi radikale transformiĝis, pere de pastro Pietro Castro, en baroka katedralo je bazilika plano, latinkruce, tiom ke el origina konstruado oni povas vidi nur la murojn de la transepto kaj de la absido[3].
Ene, la katedralo havas tri navojn, kie oni povas admiri multajn artaĵojn, el kiuj estas ligna kruco de la 13-a jarcento, tri romanaj sarkofagoj, marmora portalo de la jaro 1525, la marmora ciborio, la Transfiguriĝo (Trasfigurazione itale) -- kiu estas komponaĵo de 6 marmoraj statuoj -- de Antonello Gagini, kaj kelkaj freskoj de Gianbecchina.
En la jaro 1980 la papo Johano Paŭlo la 2-a rangaltigis la katedralon al pontifika malgranda baziliko[2].