From Wikipedia, the free encyclopedia
Bella (Izabella) Aĥatovna AĤMADULINA (ruse Изабелла Ахатовна Ахмадулина, naskiĝis 10-an de aprilo 1937; mortis 29-an de novembro 2010, Peredelkino) estis rusa poeto, novelverkisto kaj tradukisto, kiu estis parto da literaturmovado, Rusa Nova Ondo.
Bella Aĥmadulina | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bella Aĥmadulina ĉe la ceremonio de la Rusa Stata Premio en 2005 | |||||
Persona informo | |||||
Изабелла Ахатовна Ахмадулина | |||||
Naskonomo | Izabella Akhatovna Aĥmadulina | ||||
Naskiĝo | la 10-an de aprilo 1937 en Moskvo | ||||
Morto | la 29-an de novembro, 2010 en Peredelkino, Ruso | ||||
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio vd | ||||
Alma mater | Literatura instituto Maksim Gorkij vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jevgeni Jevtuŝenko (1954) Juri Nagibin (1960) Eldar Kuliev (1971) Boris Messerer (1974) | ||||
Infanoj | Elizaveta Kulieva, poetino | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto, novela verkisto, tradukisto | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1955–2010 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Ŝnuro, Febro, Muziklecionoj, La Kandelo (poezia antologioj) | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1964 la literatura komentariisto Mark Slonin skribis en Soveta Rusa Literaturo ke ŝia pura tono, riĉa tembro kaj individua stilo permesus Aĥmadulinan sukcedi al Anna Aĥmatova kiel la plej bona vivanta poeto en la rusa lingvo.[1][2]
Malgraŭ ŝia senpolitika skribaro, Aĥmadulina ofte kritikis respondeculojn en Sovetunio kaj eldiris sian favoran opinion pro aliaj, inter ili Nobellaŭreatoj Boris Pasternak, Andrej Saĥarov kaj Aleksandr Solĵenicin.[2]
Internaciaj spektantaroj sciis ŝin por ŝiaj vojaĝoj eksterlande post Nikita Ĥruŝĉov komencis Soveta malstalinigemon, kaj ŝi aperis en plenplenaj stadionoj.[3] Pri ŝia morto la Prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev aklamis ŝian poezion kiel "klasika de rusa literaturo."[4]
La Nov-Jorkia Times diris ke Aĥmadulina estis "ĉiam agnoskata kiel unu de la literaturtrezoroj de la Sovetunio kaj klasika poeto en la longa linio etendanta de Lermontov kaj Puŝkin".[2] Sonia I. Ketchian skribis en La Poezia Metio de Bella Akhmadulina ke ŝi estis "unu de la grandaj poetoj de la 20-a jarcento. Estas Aĥmatova, Cvetajeva, Mandelstam kaj Pasternak — kaj ŝi estas la kvina."[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.